Tripuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tripuro – ত্রিপুরা
Statuso: Federacia ŝtato de Barato
ĉefurbo: Agartala (215.000 loĝantoj)
areo: 10.492 km²
loĝantoj: 3.495.000 (2008)
loĝdenso: 333 homoj po km²
lingvoj: bengala, kokboroka kaj angla (oficialaj lingvoj)[1]; krome la hindia, mogha, orija kaj biŝnuprija lingvoj
religioj: hinduismo (85,6 %), islamo (8,0 %), kristanismo (3,2 %), budhismo (3,1 %), aliaj
mapo

Tripuro - bengale: ত্রিপুরা, Tripura – estas federacia ŝtato de Barato kun areo de 10.492 km². Dum la jaro 2001 ĝi havis 3.191.168 loĝantojn. La ĉefurbo de Tripuro estas Agartala, kaj la oficialaj ŝtataj lingvoj la bengala, kokboroka kaj angla lingvoj.

Geografio

Tripuro nordoriente limas al la barataj federaciaj ŝtatoj Asamo kaj Mizoramo, kaj krome estas ĉirkaŭita de la najbara lando Bangladeŝo.

Plej grandaj urboj

(stato laŭ la censo de 2001)

urbo loĝantoj
Agartala 189.327
Badharghat 47.660
Jogendranagar 34.844
Dharmanagar 30.785
Pratapgarh 25.890
Udaipur 21.751
Kailasahar 20.279
Teliamura 19.606
Indranagar 17.679
Ĥoŭai 17.621
Belonia 15.687

Lingvoj

lingvoj en Tripuro[2]
lingvo lingva familio procentaĵo
bengala hindarja lingvaro 67,35 %
kokboroka (tripura) tibetobirma lingvaro 25,46 %
hindia (inkluzive de proksime ligitaj lingvoj) hindarja lingvaro 1,68 %
mogha tibetobirma lingvaro 0,90 %
orija hindarja lingvaro 0,75 %
biŝnuprija hindarja lingvaro 0,68 %

Historio

Tripuro inter la jaroj 1909 kaj 1947 estis barata princlando sub supera rego de Britio. En Tripuro validis propra kalendaro, laŭ kiu la jaro 1 estis la jaro 591 de la gregoria kalendaro de Eŭropo[3]. Dum la jaro 1947 la princlando kadre de la sendependiĝo de Barato transformiĝis al la nuntempa federacia ŝtato.

Referencoj

  1. registaro de Barato, nacia komisiito pri lingvaj malplimultoj: 41-a raporto (anglalingva), julio 2002 ĝis junio 2003
  2. procentaĵoj laŭ la barata censo de 2001
  3. Günter Schön, katalogo de moneroj ("Münzkatalog", libro germanlingva), 1991, paĝo 411

Eksteraj ligiloj

greke oficiala retejo de la registaro de Tripuro (paĝoj anglaj)

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda