Triskelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Triskelo

Triskelo (el la greka τρισκέλιον aŭ τρισκελής; «tri-gambaj») estas simbolo reprezentanta tri homajn krurojn (triskeloj de la unua tipo), aŭ tri interplektitajn spiralojn (triskeloj de la dua tipo) aŭ iu ajn alian simbolon kun tri elstarantaj aĵoj, kiuj elvokas ciklan simetrion de grupo.

Simbolo

Flago de la insulo Man

Ĝi estas la plej elstara Kelta simbolo kaj troviĝas sur la flago de la insulo Man. Ĝi reprezentas tri spiralojn kiuj eliras el la sama centra punkto. Unuaj reprezentadoj estas el la tempo de Tène (dua feraĝo, 5a - 2a jarcento AK).

Flago de Sicilio

La simbolo ankaŭ ekzistas en Sicilio (sama reprezentado, ankaŭ meze de la flago) kaj en Irlando.

En Bretonio, ĝi estis uzata en la religia arkitekturo kaj kiel dekora motivo por la kamparaj mebloj de la pasinta jarcento. Ĝi estis popularigita de la Nacia Movado inter la du mondmilitoj kaj fariĝis la emblemo de diversaj naciaj organizaĵoj kiel la Bretona Nacia Partio.

Eksteraj ligiloj

greke Pri Bretonio, ties kutimoj, historio kaj simboloj

Ŝablono:LigoLeginda