Tritiko
Tritiko | ||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||||||||
Tritiko (Triticum) estas genro de graminacoj (poacoj).
La diversaj tritikoj kaj aliaj specoj de graminacoj (ankaŭ maizo), kiuj havas mueleblajn grajnojn kaj uzeblan farunon nomiĝas grenoj.
La tritiko konsistigas la plej grandan agron sur ĉiu kontinento. La plej gravaj tritikoeksportaj landoj estas Usono, Kanado, Aŭstralio, Argentino kaj Francio, pri la produkto unuaranga estas Ĉinio, aldonendas Rusio, kaj Ukrainio (vidu la plisubajn statistikojn). Tritiko estas homa baznutraĵo (panogreno) en multaj landoj kaj en la moderna intensa agrikulturo estas ankaŭ multe uzata en la gregobredado. La durum-tritiko havas apartan uzon por pastaĵoj.
Tritikospecioj alkutimiĝis al seka kaj varma klimato. Antaŭ kelkaj jardedoj oni elfaris krucadon de tritiko kaj sekalo, la rezulto nomita tritikalo, konvenas al pli malvarmeta klimato, kun samtempe la produktpovo de tritiko, tamen tiu novaĵo ne renkontis grandan sukceson, en Francio nur kelkmiloj da hektaroj da kultivatas.
Priskribo
La spiko enhavas du vicoj de spiketoj kun du ĝis kvin floroj. Unu aŭ du finaj floroj estas viraj aŭ senfruktaj. Kiel elitrigio, latera flanko de spiketo situas kontraŭ la akso de la spiko.
Gravaj specioj
- Semtritiko aŭ kutima tritiko (Triticum aestivum L. subsp. aestivum) estas sesploida specio kaj plej vaste kultivita. Multas la komercaj varioj al diversaj klimatoj, kaj laŭvice sinsekvas en la merkato multe pli rapide ol la tradiciaj varioj.
- Spelto (Triticum aestivum L. subsp. spelta (L.) Thell.) estas ankaŭ sesploida planto, kiu estas kultivita kiel speciala panogreno. La nemature rikoltitaj grajnoj estas mineralriĉaj.
- Dugrajna tritiko (Triticum turgidum subsp. dicoccon) estas kvarploido, kiu hodiaŭ ne havas komercan signifon, sed gravas pro genetiko. Ilin uzis la egiptanoj ĝis alveno de la greka okupo, post tio ili ŝanĝis al durumo.
- Durumo (Triticum turgidum L. subsp. durum (Desf.) Husn.) estas kvarploido, kiu havas hodiaŭ vaste kultivita en plisudaj landoj kiel materialon por pastaĵoj.
- Triticum turgidum L. subsp. polonicum (L.) Thell. estas formo de Dugrajna tritiko (kvarploido), kiu en Mez-Europo evoluis. Grava por biologia kultivado.
- Unugrajna tritiko (T. turgidum monococcum) estas la plej alta specio, kiu estas kultivita por demonstrado kaj genetikaj esploroj.
Parazitaj fungoj
Oculimacula yallundae, Mycosphaerella graminicola, Puccinia graminis kaj Claviceps purpurea parazitas tritikon.
Historio de la hejmigo
La plej malnovaj spuroj de la tritikokultivado estas el al 7. jarmilo a.K. en la montaraj regionoj de Okcident-Azio. De tie ĝi disvastiĝis al Eŭropo, Nordafriko, Azio, kie li estis grava kultivplanto.
La Unugrajna tritiko (T. dugidum monococcum) estas la origina formo de la kultivitaj tritikoj, kies specioj ankoraŭ vivas sovaĝforme. El tiuj formiĝis per kruciĝo kun aliaj specioj (verŝajne (T. speltoides aŭ Aegilops speltoides la tetraploida Dugrajna tritiko, el kiu formiĝis poste la durumo kaj la T. turgidum polonicum. Per plia hibridigo kun Dugrajna tritiko kaj T. Tauschii (aŭ Aegilops squarrosa (Kaprotritiko)) estiĝis la moderna tetraploida tritiko, unue en la Transkaŭkazio, sur la armena altebenaĵo.
Taksado de kvalito de tritiko
Produktado
Ŝtato | 1985 | 1995 | 2005 | 2007 |
---|---|---|---|---|
Ĉinio | 85 807 | 102 211 | 96 160 | 109 860 |
Barato | 44 069 | 65 767 | 72 000 | 74 890 |
Usono | 65 975 | 59 404 | 57 106 | 53 603 |
Rusio | — | 30 119 | 45 500 | 49 389 |
Francio | 28 784 | 30 880 | 36 922 | 33 219 |
Kanado | 24 252 | 24 989 | 25 547 | 20 641 |
Aŭstralio | 15 999 | 16 504 | 24 067 | 13 039 |
Germanio | 13 802 | 17 763 | 23 578 | 21 367 |
Pakistano | 11 703 | 17 002 | 21 591 | 23 520 |
Turkio | 17 032 | 18 015 | 21 000 | 17 678 |