Trito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Trito (aŭ tercio de la latina vorto tertius = la tria) estas intervalo de iu noto al la tria de diatona gamo.

Variaĵoj

Dosiero:Tritoj.gif
Ekzemploj de tritaj intervaloj

Tritoj ekzistas en kvar variaĵoj. Tre oftaj, ĉar karakterizaj por la muzikaj modaloj maĵora kaj minora, estas

  • la granda trito (a), kiu konsistas el la intervalo du plentonoj kaj
  • la eta trito (b), kiu konsistas el la intervalo de plentono kaj duontono.

La granda trito en gamo estas karakteriza por la modalo maĵora, tial ĝi ankaŭ nomatas maĵora trito, kaj la eta trito karakteriza por la modalo minora, sekve la alternativa nomo minora trito.

Multe pli maloftaj estas

  • la aŭgmentita trito (c), kies intervalo ankoraŭ duontonon pli grandas ol la "granda trito", kaj
  • la diminuita trito (d), kies intervalo konsistas el du duontonoj.

La lastaj du variaĵoj note skribeblas nur helpe de la antaŭsignoj bemolo kaj dieso, kaj laŭ sono "aŭgmentita trito" samas al malgranda kvarto respektive "diminuita trito" al granda duto.

Aŭdaj ekzemploj

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Ĝermo-muziko