Triumfa Arko de Parizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Triumfa Arko kutime tre plaĉas al turistoj.

La Triumfa Arko (franclingve Arc de Triomphe) estas monumento de Parizo lokita centre de la placo Charles de Gaulle, je la okcidenta fino de la avenuo de la Elizeaj Kampoj. Ĝi estas parto de la granda okcidenta-orienta akso de Parizo, ekde la palaco Luvro ĝis la kvartalo La Défense. La alto de la monumento estas proksimume 52 metroj, kaj la larĝeco estas 45 metroj. Ĝi estas la dua plej granda moderna triumfa arko de la mondo (la plej vasta troviĝas en Nord-Koreio).

La Triumfa Arko estas unu el la plej famaj monumentoj de Parizo. Ĝi estis mendita en 1806, post la venko de Austerlitz far la imperiestro Napoléon Bonaparte. La monumento estis tiel grandega kaj kompleksa, ke ĝia konstruado ne finiĝis antaŭ la reĝado de Ludoviko-Filipo, en 1833-1836.

La Triumfa Arko en Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el suda kaj centra Eŭropo kaj la venonta ĉiĉerono estas Maria Sklodovska, kiu montros al Utnoa la mirindaĵojn de centra kaj orienta Eŭropo. Jen kiel ŝi prezentas Parizon kun kvar grandaj vidindaĵoj el kiuj nur aludoj al Luvro kaj al Versajlo, dum pli atentaj priskriboj al la Ejfelturo kaj al la Triumfa Arko:

Citaĵo
 
Superŝvebante preter Atomiumo Brusela,
simbolo de l'esploroj en mikrokosmo kaŝita,
ili alvenas baldaŭ al la Pariza ĉefurbo
kaj nun la sciencisto al la nomado parolas:
-Jen staras Ejfelturo, matematike perfekta
konstruo, manifesto de la supera logiko
de homo; ĉio en ĝi plenekvilibre fariĝis.
Jen tie, antaŭ Luvro la Piramido Kristala.
Versajlo, sunimpona, kie paradas alee
kreaĵoj de artistoj, kaj jen la Arko Triumfa,
centro de flama stelo, la dekdupinte radia,
ĉar dekdu avenuojn en stela formo ĝi plektas.[1] 

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 120.