Triumfa kolono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Triumfa kolonokolono de venko estas monumento en formo de kolono, kiu estis starigita por memorigi pri venko en militobatalo.

Ĉefa karakterizaĵo de triumfa kolono estas kolono staranta sur postamento (soklo), kutime kronita de simbolo de venko, kiel ekzemple la helena diino Nikeo, la romia diino Viktorio aŭ anĝelo de paco.

En kelkaj landoj oni trovas ankaŭ naciajn alegoriojn sur triumfaj kolonoj, ekzemple en Germanio la alegorion de Germanujo, Germania, aŭ aglon, kiel germana blazona besto.

En pli vasta senco triumfaj kolonoj ampleksas ankaŭ honorajn kolonojn kun statuoj de famaj militestroj.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Konata triumfa kolono estas la "kolono de venko" en Berlino. Aliaj (iamaj) triumfaj kolonoj troviĝas (troviĝis) en Hamburg-Altona, en Hakenberg kaj en Siegburg. En Romo ekzistas la triumfa kolono de Antonio, en Parizo la kolono sur la Place Vendôme, en Bangkoko la Victory Monument (Monumento de la Venko).