Triumviraro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Historio > Romio > Romia Respubliko > triumviroj


Dufoje en la 1-a jarcento a.K., en la lastaj tri jardekoj de la Respubliko, Romio dufoje estis dividita inter tri viroj, tri fortaj generaloj:

La triumviraro estis firma kaj funkcianta, ĝis unu el la tri falis (Krasso, Lepido). Tiam milito baldaŭ komenciĝis inter la restintaj du viroj kaj finiĝis en decidiga batalo: Cezaro venkis Pompejon en la Batalo de Farsalio je -48 kaj Oktavio venkis Antonion en la Batalo de Aktio je -31. Cezaro estis murdita en -44, do la dua triumviraro formiĝis; Oktavio vivis kaj fariĝis la unua imperiestro.

La Senato konsentis al la aranĝo pro timo kaj pro koruptado de la generaloj, kiuj komandis grandajn trezorojn per la konkerado de fremdaj landoj.