Sankta Triunuo

El Vikipedio

(Alidirektita el Triunuo)
Saltu al: navigado, serĉo

La Sankta Triunuo laŭ la doktrino de kristanismo, estas Dio, havanta unu esencon sed tri personojn:

  1. Patro - Persono, Kiu estas la Komenco kaj Modelo de la Triunuo;
  2. Filo - Persono de la Triunuo, Kiun oni nomas ankaŭ Dio Vorto, Saĝeco de la Patro, per Kiu la Patro kreis la universon, Filo naskiĝas el Patro, en nia mondo la Dio Filo enhomiĝis en Jesuon Kriston;
  3. Sankta Spirito - Persono, Kiu devenas de la Patro, Lia ĉeesto kaj agado perfektigas ĉiun Dian faron, Dio la Spirito eniras en la koron de kredanto kaj donas gracon por fidi kaj bonagi.

Ĉi tio estas la mistero de La Sankta Triunuo. Mistero ĉar ĝi estas super la kompreno de homo. Sankta Aŭgusteno verkis la plej bonan klarigon pri ĝi.

La doktrino fariĝis punkto de granda lukto en la 3-a kaj 4-a jarcentoj kiam interbatalis katolikismo kaj arianismo. La katolika doktrino de la Triunuo estis difinita en la Kredo Nicea, produkto de la Koncilio de Niceo. Laŭ arianismo, nek Filo nek Spirito estis Dio, do la Triunuo ne estas. Post la Nicea koncilio komenciĝis batalo kontraŭ macedonismo. Macedonio kontestis diecon de la Sankta Spirito, lia doktrino estis forĵetita de la katolikismo en la dua Ekumena Koncilio, kiu okazis en Konstantinopolo. Tiu koncilio aldonis al la Nicea simbolo paragrafojn pri la Sankta Spirito kaj tial la simbolo kelkfoje nomiĝas Nicea-Konstantinopola, kaj por mallongeco simple Nicea. Laŭ la nicea kredo la Sankta Spirito devenas nur el la Patro. Sed en la okcidenta parto de tiama unueca Eklezio ekde la beata Aŭgusteno komencis disvastiĝi la opinio, ke la Sankta Spirito devenas de la Patro kaj de la Filo (filiokvo). La katolika Eklezio enskribis tiun ĉi aldonon en la simbolon nur en 1014, ĉe kronado de Genriko la 2-a far la papo Benedikto la 8-a.

Nunaj specoj de kristanismo kiuj dubas pri la Triunuo, estas ekzemple unitarismo, jehovismo kaj mormonismo.

Al islamo kaj judismo, la Triunuo ŝajne estas tri dioj kaj estas profunda eraro de kristanismo. Al spiritismo, Sankta Triunuo originis el miskompreno de rolo de Jesuo kaj identeco de Sankta Spirito pro historiaj kialoj.

"La Sankta Triunuo" estas ankaŭ la nomo de pentro, verko de Andreo Rublov kiu estas Rusa Ortodoksa ikonartisto.

Vidu ankaŭ:


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://www.religionfacts.com/christianity/beliefs/trinity.htm
•  http://www.monergism.com/thethreshold/articles/topic/trinity.html
•  http://www.rollins.edu/Foreign_Lang/Russian/trinity.html
•  http://www.vatican.va/archive/ccc_css/archive/catechism/p1s2.htm


Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.