Triviala sekvado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trivial pursuit

Triviala Sekvado estas tabulludo kie la progreso estas determinita laŭ la kapablo de la ludanto respondi al demandoj pri ĝenerala scio aŭ populara kulturo. Scott Abbott, sporta redaktoro de la ĵurnalo Canadian Press kaj Chris Haney, fotisto de la revuo Montreal Gazette, evoluigis la koncepton en decembro 1979; ilia ludo estis lanĉita al la merkato du jarojn poste.

En Nordameriko, la luda populareco atingis la pinton en 1984, kiam pli ol 20 milionoj da ludoj estis venditaj. La rajtoj de la ludo estis aĉetitaj de Parker Brothers (nun parto de Hasbro) en 1988. Ĝis 2004 preskaŭ 88 milionoj da ludoj estis venditaj en 26 landoj kaj 17 lingvoj.

La demando-kartoj estas organizita laŭ ses temoj respektive al ses koloroj de la tabulaj ĉeloj.


La trivial-tabulo kaj la reguloj.

La trivial-tabulo konsistas el ĉeloj aranĝitaj laŭ ses-radiusa rado. Ĉiu ĉelo estas kolorigita laŭ demandaj tipoj, kun unu speciala ĉelo de ĉiu koloro ĉe la konekto de la radiusoj kun la rado.

La ludantoj komencas en la centro de la rado. Unue ludas kiu atingas plej altan nombron per la ĵetkubo. La ludantoj, laŭvice, maldekstren, ludas ĵetkubon kaj movas iliajn ludpecojn tiom da ĉeloj kiom indikas la ĵetkubo, en la direkto kiun ili elektis.

Post la movo de la ludpeco, la (mal)dekstra najbaro prenas la unuan karton kaj legas la respektivan demandon al la ĉelkoloro de la lastmovita ludpeco. Post la respondo li metas tiun karton sub la kartaro.

Se la ludanto respondas ĝuste, li aŭ ŝi povas ludi denove. Krome, se la ĉelo estas unu el tiuj specialaj ĉeloj ĉe interkruciĝo de la radiusoj kun la rado, la ludanto estas ankaŭ premiita per "sesona torto aŭ fromaĝo" (60 grada cirkla sektoro aŭ cirkla sesono) laŭ la koloro de la interkruciĝa ĉelo, se li ne jam posedas ĝin. Se la ludanto respondas neĝuste, la ludo iras al la sekvonta maldekstra ludanto.

La ludo daŭras ĝis iu ludanto plenumas torton per ĉiuj ses koloroj kaj atingas denove la starpunkton, kaj ĝuste tiam la aliaj ludantoj elektas koloron kaj legas la demandon de la koncerna kategorio; la ludanto devas respondi ĉi tiun finan demandon ĝuste por gajni la ludon. Se la ludanto ne ĝuste respondas, la ludo daŭras ĝis iu ajn ludanto tion faras.

La ludo ankaŭ povas esti teama ludo kie kelkaj ludantoj estas reprezentitaj de unu ludpeco.

Eksteraj ligiloj

http://edukado.net/instrumaterialoj?iid=23414 oni devas membriĝi kaj tiam povas elŝuti tabulon, kartojn ktp.