Anykščiai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Troškūnai)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Anykščiai (stacidomo).
Anykščiai
urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo LT-29001
Demografio
Loĝantaro 8 638  (2023) [+]
Geografio
Geografia situo 55° 32′ N, 25° 6′ O (mapo)55.53444444444425.107222222222Koordinatoj: 55° 32′ N, 25° 6′ O (mapo) [+]
Alto 75 m [+]
Horzono Orient-Eŭropa Horzono [+]
Anykščiai (Litovio)
Anykščiai (Litovio)
DEC
Anykščiai
Anykščiai
Situo de Anykščiai

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Anykščiai [+]
vdr

Anykščiai [aNI:Kŝĉej] estas urbo en la oriento de Litovio. Ĝi apartenas al samnoma subdistrikta komunumo Anykščiai, kaj ekde 1995 ĝis 2010 ankaŭ apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Utena. En 2023 en la urbo vivis 8 638 loĝantoj. La urbo situas ĉe la kunfluejo de la riveretoj Šventoji kaj Anykšta. Ĝi situas en kampara, iom monteta pejzaĝo kaj estas ĉirkaŭata de 76 lagoj.

Arkeologiaj trovoj pruvas, ke jam antaŭ 11 000 jaroj homoj loĝis en la regiono. Skribe Anykščiai unuafoje menciiĝis dum la jaro 1442[1], la oficialajn urbajn rajtojn ĝi ricevis dum la jaro 1792. La urba blazono montras la sanktulon Johano Nepomuka sur rivera ponto inter du montetoj.

En la urbo ekzistas pli ol 250 kulturaj monumentoj. Anykščiai estas la hejmurbo de pluraj signifaj litovaj literaturistoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Baranauskas, Tomas. Drumstas vanduo Anykščių istorijos ištakose, Lituanistica, 2022, nr. 3 (129), p. 250-253.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]