Trockiismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trockiismo
politika ideologio • skolo de Marksismo
leninismomarksismo
vdr

TrockiismoTrockismo estas politika tendenco, sine de la komunismo, kiu defendas la politikajn tezojn de Lev Trockij (esperante Leo Trockio) dum lia vivo, ĉefe kiel opono al la teorioj de Stalino, kiuj triumfis en Sovetunio kaj en la internacia komunista movado.

La defendantoj de la trockiistaj teorioj ariĝas en diversaj Internacioj. Ili ĝenerale defendas la malferman kreadon de tendencoj, kaj tial estas tre ofte la skismigo kaj la diserigo de iliaj fortoj. Nuntempe ekzistas granda varieco de partioj kaj asocioj kiuj sin konsideras trockistaj, kaj kiuj tre ofte havas akrajn polemikojn inter si.

Ĉiukaze, ili ĉiuj oponas la kapitalismon kaj la stalinismon (kiun aliaj konsideras ortodoksa komunismo). Ilia sinteno al la ceteraj partioj, kaj ĉefe al la socialistaj partioj estas diversa, kaj kelkaj kurentoj de la trockiismo defendis historie la enirismon — la partoprenon en la majoritataj partioj por pli influi la laboristan klason.

Deveno kaj Historio[redakti | redakti fonton]

Trockij estis unu el la ĉefaj gvidantoj de la Oktobra Revolucio en Rusio. Post la fiasko de aliaj revoluciaj provoj en diversaj landoj, parto de la gvidantaro, inter kiuj Stalino, komencis defendi la teorion ke estis ebla komunismo en unu lando. Trockij, male, defendis la neceson plu klopodi etendi la revolucian agadon al aliaj landoj, kaj kreis la koncepton de permanenta revolucio.

La povo restis ĉe Stalino, kaj Trockij devis ekziliĝi. Liaj partianoj estis persekutitaj en Sovetunio, kaj tre ofte mortigitaj.

Multaj el la komunistoj de diversaj landoj, oponantoj de la stalina politiko, ariĝis ĉirkaŭ Trockij, kaj fondis diversajn grupojn, kiuj estis popole konataj kiel trockiistaj.

Priskribo de trockiistaj tezoj[redakti | redakti fonton]

Ĉefa slogano de la trockiistoj: "La liberigo de la ekspluatataj laboristoj estos la faro de la laboristoj mem"

Slogano el "La Permanenta Revolucio" :

La 1-a Internacio donis al ni la programon
La 2-a Internacio vigligis la amasojn
La 3-a Internacio donis ekzemplon de kuraĝa revoluciego
La 4-a Internacio plenumu la mondrevolucion

Laŭ la teorio de Trockij la socialismo povas funkcii nur en monda skalo, tial necesas permanenta revolucio por forigi kapitalismon en ĉiuj landoj.

Defendo de la agoj de la frua soveta registaro[redakti | redakti fonton]

Kontraŭ multaj aliaj maldekstraj kontraŭ-stalinistaj tendencoj, trockiistoj subtenas kaj defendas la agojn de la registaro kiun gvidis Lenino kaj Trocko dum la fruaj jaroj de Sovetunio post la Oktobra Revolucio, de 1917 ĝis 1924 kiam Stalino prenis la povon en la registaro, kiun Trocko poste rigardis kiel la komencon de la Termidora Reakcio de la Rusia Revolucio. Tiel trockiistoj defendas la "Ruĝan Teroron" de la bolŝevikoj (Bolŝevikoj) dum la Rusia Enlanda Milito, kaj Trocko komandante la Ruĝan Armeon eĉ skribis libron kun la titolo Defende de terorismo (ruse V zaŝĉitu terrorizma, eldonitan angle kun titolo Terrorism and Communism) [1] por klarigi la bolŝevikan sintenon. Poste, respondante al kritikantoj kiuj rigardis la brutalajn agojn de Trocko kaj la brutalajn agojn de Stalino kiel ekvivalentajn, Trocko en la libro Iliaj moraloj kaj la niaj (angle Their Morals and Ours) distingis inter la politikaj celoj de siaj agoj kaj la Stalinaj agoj: por la revolucio kaj kontraŭ la revolucio respektive. Tion li komparis kun la malsameco inter la du kontraŭstarantaj armeoj en la Usona Enlanda Milito: "Historio havas malsamajn mezurilojn por la krueleco de la norduloj kaj la krueleco de la suduloj en la Enlanda Milito."[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.marxists.org/archive/trotsky/1920/terrcomm/index.htm Leon Trotsky: Terrorism and Communism (1920)
  2. http://www.marxists.org/archive/trotsky/1938/morals/morals.htm Leon Trotsky: Their Morals and Ours (1938)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Trockiistaj partioj kaj Internacioj[redakti | redakti fonton]

Politikaj aktivuloj kun rilato la trockiismo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]