Trofim Lisenko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Trofim Denisoviĉ LISENKO (ruse Трофим Денисович Лысенко) (nask. la 17-an/29-an de septembro 1898 en Karlivka, Ukrainio; mortis je 20-a de novembro 1976 en Kievo) estis ukraina biologo en la Sovetunio, kiu tre forte kaj damaĝe influis la biologiajn, genetikajn esplorojn en la 1950-aj jaroj.

Verkaĵo de Lisenko

Lisenko estis la gvidanta biologo de Sovetunio dum regado de Stalin. Li reprezentis la – libere post Lamarck – vidpunkton, ke la akiritaj proprecoj povas herediĝi kaj neglektis la ekziston de la genoj kiel nesocialismajn kaj tiel falsajn. Liajn teoriojn elprovis li sur grandaj agraj agrikulturajn projektoj. Tiel semis li tritikon inter nekonvenaj klimataj kondiĉoj kaj trovis sekvajare sekalojn sur la agro. Fakte, la grajnoj venis el la najbaraj sekalaj agroj. Lisenko akceptis tion kiel rezultojn, apogantajn sian teorion. Oni nomas lian teorion lisenkoismo.

Gravaj tezoj de Lisenko, ekz. kiuj estis prezentitaj en sia ĉefreferaĵo sur kunveno de Akademio de Agrikulturaj Sciencistoj de Sovetunio, en aŭgusto de 1948 en Moskvo:

  1. La heredo de propreco de la tuta organismo. Ne ekzistas heredaj materialoj aŭ genoj.
  2. la modifiĝintaj medio- kaj vivkondiĉoj povas indukti heredeblajn ŝanĝiĝojn (ekz. vintrorezistecon de oranĝo). La karakteraĵo de la ŝanĝiĝoj estas adekvata al karakterizaĵo de la induktantaj cirkonstancoj.

Pro la bonaj rilatoj al la soveta sekretservo NKVD sukcesis li mort-silentigi la kritikantojn. Precipe post prezidentiĝo ĉe Akademio pri Agrikulturaj Sciencoj de la Sovetunio en jaro 1938. Li estis tiel respondeca pri la morto de la grava biologo kaj fondinto de la akademio, Nikolaj Vavilov, en 1943.

Ankaŭ liaj mis-eksperimentoj plifortigis la malsaton en la Sovetunio.

Biografio

Lisenko venis el kamparana familio de Karlivka en Ukrainio. En 1925 li diplomiĝis en agrikultura Instuto de Universitato Kievo kiel agronomo.

En 1929 venis li al la tutunia instituto pri Genetiko kaj Semkultivado en Odeso, kiun li gvidis de 1934 ĝis 1939. Ekde 1940 gvidis li la Instituton pri Genetiko ĉe Akademio de la Sciencoj de Sovetunio. Kiel fidela partiano, li promesis kultivi riĉ-rikoltajn plantojn kaj solvi la problemon de la malsato. En 1936 ricevis Lisenko la Lenin-premion de Stalin, kaj poste eĉ ankoraŭ sesfoje. Ĝis morto de Stalin en 1953 lia grava influo en la partio kaj scienco estis seninterrompa.

En 1948 organizis li malbonfaman sidon de la Akademio pri Agrarsciencoj. Ĉion traplektis la obeemo je la primitivaj falsaj dogmoj.

Jam en marto 1953 kritikis lin Nikita Ĥruŝĉov. En aprilo de 1956 li estis forigita el la prezidenta posteno de la Lenin-Akademio pri agrikultura esplorado. Lin sekvis P.P. Lobanov, sed li restis scienca konsilisto de Ĥruŝĉov.

En 1962 oni publikigis liajn sciencajn erarojn kaj falsaĵojn (kritikis lin Jakov Seldoviĉ, Vitalij Ginzburg kaj Pjotr Kapica). Lisenko devis malaperi el la publika, scienca vivo.

Vidu

Literaturo

  • Shores A. Medvedev: La elstariĝo kaj falo de Lisenko.. (Origine: The Rise and Fall of T.D.Lysenko. Novjorko/Londono 1969)

Eksteraj ligiloj

  • kelkaj rimarkoj por la sciencopolitikaj aspektoj de la genetikaj esploroj de la 1950-aj jaroj en la GDR, en interrilato kun Lisenko-problemaro [1]
  • [2]
  • [3]