Pully

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Trois Chasseurs)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Pully (stacidomo).
Pully
Blazono de Pully
Blazono de Pully
Blazono de Pully
Pully
Pully
Pully
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Lavaux-Oron
Koordinatoj  46° 30′ 36″ N 06° 39′ 43″ O / 46.51000 °N, 6.66194 °O / 46.51000; 6.66194 (mapo)Koordinatoj: 46° 30′ 36″ N 06° 39′ 43″ O / 46.51000 °N, 6.66194 °O / 46.51000; 6.66194 (mapo)
Nombro de loĝantoj 17479
Areo 5,85 km²
Alteco 423 m super marnivelo
Poŝtkodo 1009 (Pully)
1068 (Les Monts-de-Pully)
Komunumkodo 5590
Mapo de Pully
Mapo de Pully
Situa mapo de Pully
vdr

Pully estas urbo kaj komunumo en la Distrikto Lavaux-Oron en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 17479 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Pully situas ĉe la nordokcidenta bordo de Lago Lemano oriente de la kantonĉefurbo Laŭzano, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas. La okcidentan komunumolimon formas la rivero Vuachère, kaj en sudoriento la limon forma la rivero Paudèze. La komunumo konsistas el la urbo Pully kaj la vilaĝoj Chamblandes, La Rosiaz, Monts de Pully kaj Trois Chasseurs.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,85 km², de kiuj 23,5% estas kovritaj de arbaro, 20,5% servas por agrikulturo kaj 55,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Pully limas en nordoriento al Savigny, en oriento al Belmont-sur-Lausanne, en sudokcidento al Paudex, en sudo al Lago Lemano, kaj en okcidento kaj nordo al Laŭzano.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Pully pasas la kantonaj ĉefvojoj n-ro 9 de Valezo tra Laŭzano al Vallorbe kaj n-ro 138 de Paudex laŭlonge de la lagobordo al Laŭzano. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9, kiu en nordo pasas tra la komunuma teritorio, situas 1 kilometron sudokcidente de la komunumo en Laŭzano. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Laŭzano al Siono kaj ĉe la trajnlinio de Laŭzano al Friburgo kaj estas ankaŭ konektita al la loka busreto de Laŭzano.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Montpreveyres datiĝas el la jaro 994 kiel Pulliacum. En la jaro 1826 sur la komunuma teritorio estis trovita tombokampo el la neolitiko kun proksimume 30 tomboj. En la 10-a jarcento la burgonja reĝofamilio donacis bienojn kaj kampojn en Pully al la Priorejo Payerne. Ek de tiam la jurisdikcio pri Pully apartenis al la episkopo de Laŭzano. Ĝis 1555 unu el la plej grandaj bienposedantoj en Pully estis la grafo de Grejerco. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Pully apartenis al la Voktejo Laŭzano. Post la revolucio ĝi formis subdistrikton de la Distrikto Laŭzano. Kun efiko de la 1-a de januaro 2008 ĝi surbaze de la administra reformo de 2006 estis atribuita al la nova Distrikto Lavaux-Oron.[3]

Famaj personecoj[redakti | redakti fonton]

Charles Ferdinand Ramuz, verkisto, mortis en Pully la 23-an de majo 1947.

Ĝemelaj urboj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurbo de Pully estas Obernai en la Departemento Bas-Rhin en Francio.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]