Troja ĉevalo (komputiko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Beast RAT client.jpg
Ekzemplo de Troja ĉevalo

Troja ĉevalo estas, en la komputiko, speciala komputila programo kiu pretendas fari certan utilon, sed reale faras la malon, kiel permesi al fremdulo aliri la komputilon kaj legi aŭ ŝanĝi informojn. Kelkfoje la uzanto rimarkas tion sed ne ĉiam. Spionprogramaro (angle: spyware) estas ekzemplo de programaro kiuj tiel funkcias.

Estas rara akiri trojan ĉevalon en la komputilo simple per vizitado de retejo, kvankam tio povas okazi. Plejofte ĝi estas alfiksita al io kio estas elŝutata. Kutime ili ligas sin al dosieroj de muziko, tapeto, fonoj, ludoj, kaj speciale al ruleblaj dosieroj (.exe) ktp.

La nomo venas de la troja ĉevalo el la helena mitologio.