Troja ĉevalo (mitologio)
En la greka mitologio la troja ĉevalo estis milita truko elpensita kaj farita de Odiseo dum la troja milito. La komputila viruso troja ĉevalo nomiĝis laŭ la mito de la troja ĉevalo.
La mito [redakti]
Post dekjara nesukcesa greka sieĝo de Trojo, la grekoj konstruis grandan ĉevalon faritan de ligno. Odiseo kaŝiĝis en la ĉevalo kun kelkaj batalistoj, dum la sindeteno de la resta greka armeo, kiu kaŝiĝis iomete for de la urbo. Kelkaj viroj forremis la grekajn ŝipojn de la strandoj de Trojo. La trojanoj kredis ke la sieĝo finiĝis kaj la grekoj foriris, postlasante la ĉevalon kiel adiaŭan donaĵon.
La pordego estis malfermita, la ĉevalo estis entirita, kaj poste la trojanoj festis sur la stratoj. Malfrue la saman nokton, kiam la trojanoj brutiĝis post drinkado de multega vino, Odiseo kaj liaj batalistoj eliris el la ĉevalo kaj malfermis la urban pordegon por la restanta armeo. Tiam estis facile por la ripozintaj, malebriaj grekaj batalistoj venki la mortebriajn malamikojn.
-
Troja ĉevalo, pentraĵo farita de Giovanni Domenico Tiepolo

