Trolebusa transporto en Krimeo
Trolebusan tranporton en Krimeo oni povas dividi en du kategoriojn:
- Enurba transporto (en Aluŝto, Jalta, Kerĉ, Simferopolo, Sevastopolo)
- Interurba transporto (inter Simferopolo - Aluŝta - Jalta) - unika linio, kondukanta tra Angara montpasejo en Krimea montaro, sume 86 kilometroj longa.
Enhavo |
Inter Simferopolo kaj Jalta [redakti]
En la mondo unika, 86 kilometroj longa linio numero 52 ofertas malmultekostan vojaĝon (kontraŭ 12 hrivnoj)[1] Preskaŭ tutan tagon eblas vojaĝi ĉiuj 15 minutoj per tiu ĉi linio de ĉefa stacidomo en Simferopolo al centro de Jalto.[2] Aldone, estas linio numero 51 inter Aluŝto kaj Simferopolo[3], kaj linio numero 53 inter Jalto kaj Aluŝto[4].
Plej gravaj lokoj [redakti]
Trolebusoj funkcias relative simile kiel trolebusoj en urboj, do ili havas regulajn haltejojn. Nur la tempo de la vojaĝo estas pli longa. Jen plej gravaj haltejoj survoje: Malomajako, Partenito, Krasnokamenko, Arteko, Nikita Botanika Ĝardeno kaj Masandro.
Aliaj notoj [redakti]
En revuo Kontakto aperis en kvina numero de jaro 2007 artikolo pri trolebusoj en Krimeo[5]
Referencoj [redakti]
- ↑ http://crimea-troll.com/tarify.html
- ↑ http://crimea-troll.com/raspsimyal.html
- ↑ http://crimea-troll.com/raspalsimf.html
- ↑ http://crimea-troll.com/marshryt_simf_al_yal.html
- ↑ http://www.tejo.org/eo/node/583