Trombonisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trombonisto

Trombonisto estas muzikisto, kiu ludas trombonon. Ĉi tio povas okazi soloiste, en ensembloj kaj en orkestroj. Kiel profesiuloj trombonistoj laboras en operaj kaj simfoniaj orkestroj.

Oni distingas laŭ agado inter 1-a trombonisto (solotrombonisto, alta tonregistro), 2-a trombonisto (meza tonregistro) kaj bastrombonisto (3-a trombono, malalta tonregistro). Krome ekzistas specialaj fakoj kiel aldotrombono (ekz. en verkoj de Franz Schubert) aŭ kontrabastrombono (ĉe Richard Wagner). En ĵazo (Albert Mangelsdorff) kaj en la distra muziko oni uzas pli mallarĝe mezuritajn instrumentojn, kiuj postulas iomete alian ludmanieron.

Ludi trombonon aŭ aliajn blovinstrumentojn dumlonge validis kiel maldeca por virinoj. Solotrombonistino Abbie Conant sukcese konfliktis pri sia pozicio en la orkestro, por kiu ŝi estis dungita, nur per ĵugproceso, post kiam direktisto Sergiu Celibidache estis range malaltiginta ŝin al la 2-a trombono kun la kialigo, ŝi kiel virino ne disponas pri la necesaj fizikaj postuloj.[1]

Referencoj

  1. Volker Schmid: Gender-Forschung: Das Frauenzimmer im Musikzimmer. Ĉe: Zeit Online. 22-an de junio 2010.