Tron Øgrim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tron Øgrim
Ĵurnalisto, verkisto, komunisto, esperantisto
Ĵurnalisto, verkisto, komunisto, esperantisto
Persona informo
Naskiĝo 27-a de junio 1947
en Oslo, Norvegio
Morto 23-a de majo 2007
en Oslo, Norvegio
Mortokialo apopleksio
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Norvegio
Familio
Patro Otto Øgrim
Edz(in)o Jorun Guldbrandsen
Infano Liv Gulbrandsen
Okupo
Okupo ĵurnalistoverkistopolitikistoesperantisto • sciencfikcia verkisto
TTT
Retejo https://steinen.net
vdr
Tron Øgrim
Persona informo
Naskiĝo 27-an de junio 1947 (1947-06-27)
en Oslo,  Norvegio
Morto 23-an de majo 2007 (2007-05-23) (59-jaraĝa)
en Oslo,  Norvegio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per apopleksio vd
Lingvoj Esperanto vd
Ŝtataneco Norvegio vd
Partio Ruĝa Balota Alianco vd
Familio
Patro Otto Øgrim vd
Edz(in)o Jorun Guldbrandsen vd
Infanoj Liv Gulbrandsen vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkistopolitikistoesperantisto • sciencfikcia verkisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tron ØGRIM (IFA:[tɾun øgɾim]) (naskiĝinta la 27-an de junio 1947 – mortinta la 23-an de majo 2007) estis norvega ĵurnalisto, verkisto kaj polititikisto. Li aktivis en Socialista Junulara Unio (Norvegio) (norvege: Sosialistisk ungdomsforbund) (pli poste nomata Ruĝa Junularo) de 1965 ĝis 1973, kaj estis centra[1] figuro en la Laborista Komunista Partio (norvege: Arbeidernes kommunistparti) de 1973 ĝis 1984. Krom esti politikisto, Øgrim verkis politikajn eseojn kaj plurajn sciencfikciajn romanojn. Li estas rimarkebla pro sia uzo de nenorma orienta osloa dialekto, eĉ kiam oni atendus ke li uzu norman Bokmål.[2]

Politiko kaj ĵurnalismo[redakti | redakti fonton]

Naskita en Oslo, Norvegio, Øgrim estis unu el plej influaj homoj en norvega marksista-leninista movado en la jaroj 1960-aj kaj 70-aj.[1] Li estis unu el la fondintoj de Laborista Komunista Partio, partio kiu forte defendis la ĉinan branĉon de komunismo. Tron ankaŭ estis centre en la fondo de la gazeto Klassekampen (norvege: Klassekampen)' (klasbatalo) kaj en la eldonejo Oktober.

Iĝinte ĵurnalisto estante forlasinta politikon en la 1980-aj jaroj, Øgrim redaktis teĥnologian rubrikon en la norvega versio de PC World (angle: PC World (magazine)).[1] Li estis fama pro sia aparta stilo, el kiu li forpelis norman norvegan kaj verkis tute same kiel li parolis, en laborista dialekto. Li ankaŭ verkis sciencfikciajn romanojn sub kaŝnomo Eirik Austey.

Tron Øgrim estis frua subtenanto de interreto en Norvegio, ofte prelegvojaĝante en la lando. En 1995 li argumentis por ke la Norvega parlamento aperu interrete, proklamante ke "Sen ĉeretaj politikistoj, estas nenia demokrata regularo pri informteĥnologio". Øgrim ankaŭ estis subtenanto de la malfermfonta movado. En sia libro Kvikksølv, Tron priskribis Linukson kiel "aplikitan komunismon". Tron estis piliera kontribuanto de la interreta novaĵgrupo Leftist Trainspotters Arkivigite je 2008-05-24 per la retarkivo Wayback Machine kie li publikigis milojn da mesaĝoj, plej multaj rilataj al politika evoluo en Nepalo.

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Longdaŭra ano de Norvega Esperantista Ligo (Norsk Esperanto-Forbund), li tamen neniam akceptis iun ajn postenon en la asocio. En Esperantaj rondoj li estas precipe konata pro sia radio-felietono «La revo pri la perfekta lingvo» (Drømmen om den fullkomne språk) ekde 1989, kiu temis pri lingva filozofio, planlingvoj kiel Esperanto, Volapuko ktp. Li regule aperadis en Universalaj Kongresoj kaj estis larĝe konsiderata kiel afabla kaj erudicia, kun sana porcio da memironio.[3]

Ĉe lia funebra ceremonio Leikny Øgrim rakontis ke li kreskis kun pli aĝa frato kiu estus leginta vortaron de komenco ĝisfine kaj kapablus el lego eĉ de telefonlibro lerni ion sciindan. Douglas Draper, sekretario de Norvega Esperantista Ligo faris paroladeton nome de NEL en jen ŝerca jen serioza tono. Li diris ke estas tri specoj de Esperantistoj. Estas aktivuloj implikitaj en organizaj taskoj. Estas anoj kiuj kontentiĝas per kotizpago. Kaj estas Tron Øgrim. Povis okazi ke dum longa tempo NEL ne aŭdis pri li; tiam li telefonvokis por demandi: "Skylder jeg noe gryn?" ("Ĉu mi ŝuldas avenon ?" -- t.e., membrokotizon.) Li povis aperi en la sidejo de NEL en Oslo kaj aĉeti tie ne unu aŭ du librojn sed plenan ŝarĝon da. Dum plej multaj Esperantistoj kutime planas sian viziton al Universala Kongreso pli ol ses monatojn anticipe, Tron kapablis voki tri tagojn antaŭ la komenciĝo de la evento kaj demandi kiel li povus helpi.[3]

Kunlaboro en la norvega Vikipedio[redakti | redakti fonton]

Jimmy Wales kun Øgrim
Foto: Holly Hui

Tron Øgrim fariĝis kunlaboranto de Vikipedio en decembro 2005, kiam kalumniaj vortoj aperis pri kolego en artikolo en la novega Vikipedio.[4] Øgrim plu kontribuis post la solvo de la diskuto, verkante pri planlingvoj precipe en 2006. Fine de 2006 lia fokuso ŝanĝiĝis al Nepalo ĝenerale kaj aparte al komunismo en Nepalo.[5] Øgrim famiĝis en la norvega vikipedia komunumo pro sia verkado de longaj artikoloj pri iel obskuraj temoj. Li ankaŭ tre zorgis pri etaj projektoj kaj ties progreso. Li regule mesaĝis pri mejloŝtonoj en la diskutejo de la norvega vikipedio same kiel li partoprenis en la informpaĝo de Vikimediaj Novaĵoj.

Norvega informatika prelegisto Gisle Hannemyr (norvege: Gisle Hannemyr) memoris pri Øgrim kiel unu el la plej aktivaj norvegaj Vikipediistoj kiu elektis Vikipedion kiel tribunon por diskonigi sciaĵojn. Apud siaj artikoloj pri Nepalo, li verkis artikolojn pri planligvoj kiaj Esperanto kaj pri multaj aliaj temoj. Hannemyr diris : "Mi ankaŭ kredas ke li estis la unua norvega blogisto" kun sia paĝaro Under en stein i skogen ('sub ŝtono en arbaro')".[6] La arkivoj de lia paĝaro entenas 107 artikolojn[7] de li redaktitajn en la orientosloa idiolekto. "Li estis entute homo komprenanta teĥnologion kaj kiel teĥnologio ŝanĝas la socion" aldonis Hannemyr.[6]

Tron Øgrim esti gravega por la norvega vikipedia movado kaj ofte estis intervjuata de ĵurnalistoj pri Vikipedio. Li prelegis pri vikipedio kiam ties fondinto Jimmy Wales vizitis Norvegion en majo 2006. Kiam ĵurnalistoj interpelaciis lin pri la foje erara informo kiun prezentas la enciklopedio, Øgrim respondis ke tio en si mem ne estas problemo – male ĝi povas esti vidata kiel avantaĝo : "Vikipedio postulas de ĉiu kontroli proprajn informojn kaj akcepti nenion laŭ ŝajna valoro. Se vi demandas min, estas demokrata problemo ke tiom malmulte da konscio pri kritikemo al fontoj ekzistas hodiaŭ en la norvega eduksistemo." [8]

La norvega vikipedia komunumo, omaĝe al la verko de Øgrim decidis funebri al Tron elmontrante flagon duonmaste antaŭ vikipedia logobildo dum unu tago. Tio estis raportita en pluraj norvegaj taggazetoj.[9]

Forpaso[redakti | redakti fonton]

Øgrim-on mortintan trovis unu el liaj tri filinoj la 23-an de majo 2007 en Oslo. Li veŝajne mortis pro apopleksio.[10]

Personaj sciigoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marxismen – vitenskap eller åpenbaringsreligion? (1979)
  • Den vestlige maoismens sammenbrudd og krisa i AKP (m-l) (1982)
  • Tyskeren mot Stretermish (1985), kiel Eirik Austey
  • Grisen før jul. Harde tider på vei i det rike Vest-Europa (1985)
  • På sporet etter det ukjente dyret (1990), kiel Eirik Austey
  • Fallet (1990), kiel Eirik Austey
  • Blått glass (1991), kiel Eirik Austey
  • Akersgata og det blodige barnet (1993)
  • Hilsen til en generasjon av kvikksølv! Løgnaktige spådommer om datarevolusjonen, verden, Norge og deg (1997)
  • Tron Øgrim treffer 10 sportsgærninger (1998)
  • Hilsen til en generasjon av kvikksølv: åssen IT forandrer verden og livet (2000)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Toralv Østvang, "Tron Øgrim er død" Arkivigite je 2008-05-09 per la retarkivo Wayback Machine (norvege) en PC World Norge, 24.05.2007, kontrolita je la 2-a de junio 2007.
  2. Noralv Pedersen, "Talemål som maktspråk/Pyntar seg med ord" Arkivigite je 2005-03-28 per la retarkivo Wayback Machine (norvege) in Under Dusken (norvege: Under Dusken)', Issue 2, 1998.
  3. 3,0 3,1 Jardar Eggesbø Abrahamsen, Frå Tron Øgrims gravferd Arkivigite je 2012-02-10 per la retarkivo Wayback Machine (norvege)  nekrologo en Esperanto Nytt, kontrolita je la 23-a de majo 2008
  4. no:Diskusjon:Hans Olav Brendberg
  5. Nepals kommunistiske parti (maoistisk) (norvege)  estas ekzemplo de artikolo de Tron Øgrim pri Nepalo.
  6. 6,0 6,1 Elina Lønna, "La grunnlaget for ml" Arkivigite je 2011-07-17 per la retarkivo Wayback Machine (norvege)  nekrologo en Klassekampen, 25-a de Majo 25, 2007, kontrolita je la 25-a de majo 2008
  7. Steinen.net (norvege)  Artikolaro de Tron Øgrim kontrolita je la 25-a de majo 2008
  8. Wikipedia asks everybody to do a checkup of their own information and not accept anything on face value. If you ask me, it is a democratic problem that so little awareness of source criticism exists today in the Norwegian school system.
  9. Jan Omdahl, Kudos til nettvennen Øgrim Arkivigite je 2008-06-04 per la retarkivo Wayback Machine (norvege)  en Dagbladet, 25-a de majo 2007, kontrolita je 2-a de junio 2007.
  10. Torstein Brattset Drabløs, "Tron Øgrim er død" (norvege)  en Dagbladet, May 24, 2007, kontrolita je la 2-4 junio 2007.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Trovu « Tron Øgrim » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»