Tronchetto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de Tronchetto okcidente de Venecio
Ferry Tronchetto / "Lido di Venezia"

Tronchetto [tronketo] estas insulo de ĉirkaŭ 0,18 km² en la Laguno de Venecio. Ĝi situas okcidente de Venecio; ponto ligas ĝin al la kernaj urbopartoj.

Ĉar Tronchetto situas proksime al la "Ponto de la Libero" (Ponte della Libertà), kiu ligas Venecion al la firma tero, ĝi servas kiel parkejo por aŭtoj, kiuj ja ne povas eniri Venecion. Ankaŭ turismaj aŭtobusoj ofte tie parkas. De Tronchetto eblas piede atingi la urbon, sed estas tie ankaŭ haltejo de publikaj boatoj.

Sur insulo Tronchetto troviĝas la pogranda fiŝ-bazaro de Venecio.

La eta markolo, kiu disigas Venecion disde Tronchetto, nomiĝas Canale Colombuola.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]