Troon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Troon estas urbo lokita en Skotlando, pli precize en South Ayrshire. Ĝi situas ĉe la Firth of Clyde kaj ĉe la okcidenta marbordo de Skotlando, proksimume dek kilometrojn norde de Ayr kaj kvin kilometrojn nordokcidente de la internacia flughaveno Glasgow Prestwick. El Troon videblas la insulo Arran. La urbo cetere estas aktiva haveno, kun kargoŝipoj kaj pasaĝerŝipoj (al Larne kaj Campbeltown).

Laŭ la censo de 2001, la loĝantaro de Troon (neinkluzive de la proksima vilaĝo Loans, sed inkluzive de la kvartalo Barassie) estis ĉirkaŭ 14 766 homoj. Troon famas pri sia granda golfejo, la Royal Troon, kiu gastigas gravan ĉiujaran ĉampionadon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]