La efiko de tropaŝtado:
ene de la barilo abunda plantokresko, ekstere: multaj formortintaj arbustoj, grundo eksponita al erozio. Foto el Houtman-Abrolhos-Arkipelago
La tropaŝtado estas ekscesa paŝtado per aldomigitaj bestoj, plej ofte per bovoj, ŝafoj aŭ kaproj.
Tropaŝtado okazas, kiam la paŝtigitaj bestoj formanĝas pli da vegetaĵoj ol povas rekreski en la sama tempo.
Tropaŝtado kondukas al erozio kaj dezertiĝo.