Troparjovo (Moskvo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de 1823. Maldekstre videblas vilaĝoj Troparjovo kaj Nikulino
Kirko de Ĉefanĝelo Miĥaelo en Troparjovo
La kirko vintre

Troparjovo (ruse Тропарёво) estas iama vilaĝo, ekde 1960 sur teritorio de Moskvo.

La vilaĝo estis unue menciita en 1491. Ekde la 17-a de aŭgusto 1960 ĝi apartenis al Moskvo. Ĝi estas tute neniigita dum amasa konstruado de novaj domoj en sud-okcidento de Moskvo. La Kirko de Ĉefanĝelo Miĥaelo estas la sola konstruaĵo, restinta de la neniigita vilaĝo.

La vilaĝo donis sian nomon al distrikto Troparjovo-Nikulino, sur kies teritorio ĝi lokiĝis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]