Tropeolo
El Vikipedio
La Tropeolo (Tropaeolum) estas la sola plantogenro en la familio Tropeolacoj ( Tropaeolaceae ) en la ordo de la Brasikaloj ( Brassicales ). Estas grimpaj ĝis rampaj, sukoplenaj unu- aŭ dujaraj nelignaj plantoj.
Ili originas en Sudameriko kaj Mezameriko, tie prefere en la montaroj de Meksiko ĝis meza Ĉilio kaj Argentino. Kiel ornamplantoj kelkaj (proksimume ok) el ĝiaj specioj hodiaŭ en la modera klimatozono tutmonde estas disvastigitaj.
En tiu neotropika genro tropeolo ekzistas 90 specioj. Unu specio (Tropaeolum tuberosum) estas kultivata kiel nutroplanto. La ornamoplanto (Tropaeolum majus L.) estas uzata ankaŭ kurace, ĉar ĝia bencila sinapoleo efikas kontraŭbakterie.
Enhavo |
Sistematiko [redakti]
(elekto)[1]:
- Tropaeolum ciliatum Ruiz & Pav.
- Granda tropeolo (Tropaeolum majus L.)
- Malgranda Tropeolo (Tropaeolum minus L.)
- Tropaeolum peltophorum Benth.
- Kanaria Tropeolo (Tropaeolum peregrinum L.)
- Tropaeolum polyphyllum Cav.
- Tropaeolum smithii DC.
- Tropaeolum speciosum Poepp. & Endl.
- Tropaeolum tricolor Sweet
- Tubera Tropeolo (Tropaeolum tuberosum Ruiz & Pav.)
Fontoj [redakti]
- La familio de la Tropeolacoj en la APWebsite (anglalingve)
- Priskribo de la familio Tropaeolaceae ĉe DELTA. (anglalingve)
- Priskribo ĉe Western Australian Flora. (anglalingve)
Literaturo [redakti]
- Liu Quanru & Lihua Zhou: Flora of China, Volumo 11, paĝo 33: rete. (anglalingve)
- D. Frohne, U. Jensen: Systematik des Pflanzenreichs, 3. Aufl., 355 S., G. Fischer, Stuttgart-New York 1985. (germanlingve)
- V. H. Heywood: Blütenpflanzen der Welt, 336 S., Birkhäuser Basel-Boston-Stuttgart 1978.
Detalfontoj [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Noto ĉe Plants for a Future. (anglalingve)