Granit-sejŝelaj tropikaj humidaj arbaroj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de Sejŝeloj.
Arbaro, Mahé.
Arbaro, Mahé.
Arbaro, Mahé.
Arbaro, Praslin.

La granit-sejŝelaj tropikaj humidaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la madagaskara ekoprovinco de la afrotropika ekozono, difinita far la Monda Natur-Fonduso (WWF), kaj situanta en la 42 granitaj insuloj de Sejŝeloj en Hinda Oceano. Aldabra Insularo apartenas al alia ekoregiono, nome la aldabra-insularaj kserofitaroj.

Tiu tropik-arbara ekoregiono sur granito estas parto de la tutmondaj 200-unuo "sejŝelaj kaj maskarenaj humidaj arbaroj" kaj situas en grava birda areo.

Enhavo

Priskribo [redakti]

Temas pri ekoregiono el la biomo de la tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj kun totala surfaco de proksimume 300 kvadrataj kilometroj. Triono el la Sejŝelaj insuloj estas la solaj granitaj insuloj en la mondo kiuj troviĝas meze de la oceano[1]. Ili postrestas de la fragmentado de la prakontinento Gondvano, kiam Hindujo apartiĝis de Afriko. La granitaj insuloj gastigas tre primitivajn plantojn kaj bestojn, pro izoliteco dum 75 milionoj da jaroj.

Flaŭro [redakti]

Rilate al la ekoregiono 233 da specioj de plantoj estas priskribitaj [2] [3] [4].

Pli malalte ol 600 metrojn super marnivelo abundas la tropikaj arbaroj de arekacoj, pandano (pandanacoj) kaj foliarboj. Pli alte superas la nubarbaro, kun arbaj filikoj kaj kun muskoj.

Arbara konsisto iome varias de insulo al insulo ene de Sejŝeloj, sed kutimaj arbospecioj inkluzivas: Phoenicophorium borsigianum, Albizzia falcata, Pterocarpus indicus, Adenanthera pavonina, Phyllanthus casticum, Pisonia grandis, kaj enkondukitajn kokospalmojn kaj nonion (Morinda citrifolia). Tiu ĉi hindomalaja specio nuntempe estas disvastigita en pluraj tropikaj regionoj.

Faŭno [redakti]

Estas diverseco de reptilioj kaj amfibioj, inter kiuj testudoj, serpentoj, gekedoj, Scincidae, ranoj kaj Gymnophiona.

Endemiismoj [redakti]

La sejŝela testudego (Dipsochelys arnoldi) estas endemia en la ekoregiono.

Ankaŭ la kiroptero Coleura seychellensis, endanĝerigita, estas endemia en la insularo.

Ekzistas 12 specioj de endemiaj birdoj:

Ĉeestas endemia familio de plantoj, la Mesdusagynaceae, kun nur unu reprezentanto, la meduzarbo (Medusagyne oppositifolia). Ĝi estas unu el la plej maloftaj vegetaĵoj de la mondo, je malpli ol 30 ekzempleroj en la insulo Mahé. Oni ankaŭ konas 12 genrojn kaj 72 speciojn de plantoj.

Inter ili distingiĝas la mara kokosujo (Lodoicea maldavica), kiu nur troviĝas en la Maja Valo, en la insulo Praslin. Estas palmo kiu atingas 30 metrojn de alteco, kun folioj de 6 metroj de longeco kaj 4 de larĝeco. Ĝi produktas la kokosojn la plej grandajn en la mondo, kiuj povas pezi pli ol 22 kilogramojn. La pandanoj estas nekutime diversaj : la granitaj insuloj gastigas 8 speciojn, el kiuj 5 estas endemiaj.

Ankaŭ la karnovora planto Nepenthes pervillei estas endemia.

Minacoj kaj konservado [redakti]

Tropika humida arbaro : Valo de Majo, Praslin

Multaj el la unikaj sejŝelaj plantoj havas malgrandajn populaciojn kaj limigitajn distribuojn.

La biodiverseco kaj la arbaroj estas endanĝerigitaj. La agrikulturo, la senarbarigo kaj la enkonduko de ekzotaj specioj estas la ĉefaj minacoj.

Ekzistas pluraj protektaj spacoj:

Referencoj [redakti]

  1. La sud-aŭstralia Insulo Granita apudas tiu kontinento
  2. Procter J., 1984
  3. Robertson S.A., 1989
  4. White F., 1983

Bibliografio [redakti]

  • angle Procter, J. 1984 : Vegetation of the granitic islands of the Seychelles. Pages 193-208 in Stoddard D.R., (ed.). Biogeography and ecology of the Seychelles islands. Junk Publishers, The Hague.
  • angle Robertson, S.A. 1989 : Flowering plants of Seychelles. Royal Botanic Gardens, Kew.
  • angle Sauer, J.D. 1967 : Plants and man on the Seychelles coast. University of Wisconsin Press, Madison, Miluakee and London.
  • angle Stoddard, J.W. 1984 : Impact of man in the Seychelles. Pages 641-654 in Stoddard, D.R. (ed.). Biogeography and ecology of the Seychelles islands. Junk Publishers, The Hague.
  • angle White, F. 1983 : The vegetation of Africa, a descriptive memoir to accompany the UNESCO/AETFAT/UNSO Vegetation Map of Africa (3 Plates, Northwestern Africa, Northeastern Africa, and Southern Africa, 1:5,000,000). UNESCO, Paris.

Vidu ankaŭ [redakti]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio

Eksteraj ligiloj [redakti]

Africa satellite orthographic.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Afriko
Demanova Ice Cave 22.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Geografio