Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj
|
|
|
|---|---|
|
|
|
| Tundro | |
| Tajgo | |
| Montaraj herbejoj kaj arbustaroj | |
| Mezvarmaj koniferarbaroj | |
| Tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj | |
| Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj | |
| Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj | |
| Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | |
| Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj | |
| Mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | |
| Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | |
| Dezertoj kaj kserofitaroj | |
| Inunditaj herbejoj kaj savanoj | |
| Ĉeriveraj areoj | |
| Malsekejo | |
|
Akvaj biomoj
|
|
| Lageto | |
| Marbordo | |
| Mangrovo | |
| Algarbaroj | |
| Koralrifoj | |
| Neritika zono | |
| Kontinenta plataĵo | |
| Pelaga zono | |
| Benta zono | |
| Varmaj fontoj | |
| Malvarmaj submarfontoj | |
|
Aliaj biomoj
|
|
| Enroka biomo | |
|
|
|
La tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj, ankaŭ konataj kiel tropikaj (subtropikaj) sekaj arbaroj, estas biomo kaj lokaliziĝas je tropikaj kaj subtropikaj latitudoj. Kvankam tiaj arbaroj troviĝas en klimatoj kiuj estas varmaj dum tuta la jaro, kaj povas ricevi plurajn centojn da centimetroj de precipitaĵo pojare, ili travivas longan sekan sezonon kiu daŭras pluraj monatoj kaj varias laŭ geografia pozicio. Tiuj sezonaj sekecoj grave influas ĉiujn vivulojn en la arbaro.
Enhavo |
Geografia variado [redakti]
Sekaj arbaroj troviĝas norde kaj sude de la ekvatora pluvarbara zono, sude aŭ norde de la subtropikaj dezertoj, ĝenerale je du bendoj, unu inter 10° kaj 20°N latitudo kaj alia inter 10° and 20°S latitudo. La plej diversaj sekaj arbaroj lokaliziĝas en suda Meksiko kaj en la boliviaj malaltaĵaroj.
La sekaj arbaroj de la pacifika marbordo de Sudameriko gastigas riĉecon de unikaj specioj kaŭze de sia seka klimato. La subtropikaj arbaroj de Maputolando-Pondolando en sudorienta Afriko estas diversaj kaj enhavas multajn endemiajn speciojn. La sekaj arbaroj de centra Hindujo kaj de Hindoĉinujo estas rimarkindaj pro siaj diversaj grandaj vertebruloj. La sekaj deciduaj arbaroj de Madagaskaro kaj tiuj de Nov-Kaledonio ankaŭ distingiĝas pri la endemismoj kaj pri multe da reliktaj taksonoj por larĝa intervalo de taksonoj kaj je pli alta taksona nivelo.
Karakteriza biodiverseco [redakti]
Falfoliaj arboj dominas en plejmulto de tiuj arbaroj, kaj dum la seka sezono senfolia periodo okazas, kiu varias laŭ specia tipo. Ĉar arboj akvovaporas per siaj folioj, la faligo de folioj permesas al arboj kiel tektono kaj Bauhinia variegata (Fabacoj) konservi akvon dum sekaj periodoj. La nove senfoliaj arboj malfermigas la kanopean stratumon, ebliganta la sunlumon atingi la grundan nivelon kaj faciligi la kreskadon de densa subarbaraĵo. Arboj je la pli humidaj starejoj kaj tiuj kun eniro al grundakvo emas al ĉiamverdeco. Nefertilaj starejoj ankaŭ emas al subtenado de ĉiamverdaj arboj. Tri ekoregionoj pri la tropikaj sekaj foliarbaroj, la sekaj ĉiamverdaj arbaroj de orienta Dekkano, la sekaj ĉiamverdaj arbaroj de Sri-Lanko, kaj la sekaj ĉiamverdaj arbaroj de sudorienta Hindoĉinujo, estas karakterizitaj de ĉiamverdaj arboj. Kvankam biologie malpli diversaj ol la pluvarbaroj, tropikaj sekaj arbaroj gastigas grandan variadon de sovaĝaj vivuloj inkluzive simioj, cervedoj, grandaj felisedoj, papagoformaj, diversaj ronĝuloj kaj surgrundemaj birdoj.
La biomaso de la mamuloj emas esti pli alta en sekaj arbaroj ol en pluvarbaroj, precipe en la aziaj kaj afrikaj sekaj arbaroj. Multe da tiuj ĉi specioj prezentas eksterordinarajn adaptiĝojn al la malfacila klimato.
Loke iuj arbaroj de la biomo ankaŭ estas nomataj musonaj arbaroj, kaj ili emas transiĝi en savanojn.
Rimarkinde estas ke endemiismo estas pli granda en tropikaj sekaj arbaroj ol en humidaj [1].
Funkciado de la arboradikoj en la seka arbaro [redakti]
Arboj uzas grundakvon dum la sekaj sezonoj.
Citato [2] "...La pivotradikoj transportas pluvakvon ekde la supraĵo ĝis la akvorezervujoj profunde subgrunde kaj redistribuas akvon...plimultigas fotosintezon kaj la evaporadon de akvo...kun 40 pocentoj en la seka sezono...Dum la malseka sezono, tiuj plantoj eblas enmagazenigi 10 pocentojn de la jara precipitaĵo je 13 metroj (43 coloj) subgrunde, celante pumpado dum la sekaj monatoj...arba radikoj agante kiel tuboj por permesi al akvo pli rapidan movadon ol eblus alimaniere perkoladon tra la grundo..."
Biodiversecaj modeloj kaj postulaĵoj [redakti]
Specioj emas havi pli larĝajn intervalojn ol tiuj en humidaj arbaroj, kvankam en iuj regionoj multaj specioj prezentas tre limigitajn intervalojn; la plej multaj sek-arbaraj specioj estas limigitaj al tropikaj sekaj arbaroj, precipe pri plantoj.
Senkondiĉa konservado de sekaj foliarbaroj postulas la gardadon de grandaj kaj kunigataj areoj de arbaro. Grandaj naturaj areoj estas nemalhaveblaj por konservi pli grandajn karnomanĝulojn kaj aliajn vertebrulojn, kaj por ŝirmi delikatajn speciojn kontraŭ ĉasada premo.
La plua ekzistado de apudrivera aŭ inund-arbaro kaj de akvaj fontoj estas kriza por multaj sek-arbaraj specioj. Larĝaj bendoj de sendifekta arbaro estas necesaj por permesi al specioj de rekvietiĝi post gravaj okazintaĵoj, kiel arbaraj incendioj.
Sekaj arbaroj estas tre vundeblaj por supermezura forbrulado kaj senarbarigo; troa enarbara paŝtiĝado kaj ekzotikaj specioj ankaŭ rapide povas ŝanĝi naturajn komunumojn; restariĝo estas ebla sed malfacila, precipe se la degrado estas estinta intensa kaj longedaŭra. Degradado de sekaj foliarbaroj ofte cedigas lokon al vepraj arbedoj, veprejoj, aŭ sekaj herbejoj.
Vidu ankaŭ [redakti]
Referencoj [redakti]
Bibliografio [redakti]
- Janzen, D. H. 1988 : Tropical dry forests. The most endangered major tropical ecosystem. Pages 130-137 in E. O. Wilson, editor, Biodiversity. National Academy Press, Washington. angle
- Rzedowski, J. 1993 : Diversity and origins of the fanerogamic flora of México. Pages 129-144 in T.P. Ramamoorthy, R. Bye, A. Lot, y J. Fa, editors, Biological diversity of Mexico: Origins and distribution. Oxford University Press, New-York. angle
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Pri la aktivecoj de la Monda Natur-Fonduso angle
- Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj (WWF) angle
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |