Tropikano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tropikano
kabaredonoktoklubo [+]
Koordinatoj23° 5′ 39″ N, 82° 25′ 8″ U (mapo)23.09416667-82.41888889Koordinatoj: 23° 5′ 39″ N, 82° 25′ 8″ U (mapo)

Tropikano (Kubo)
Tropikano (Kubo)
DEC
Tropikano
Tropikano
Map
Tropikano

Vikimedia Komunejo:  Tropicana Club (Havana) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Tropikano

Tropikano (Tropicana) estas fama kuba kabaredo kreita en 1939, en Havano, en la regiono Marianao, pli specife en la municipo Playa. Estas konata kiel "paradizo sub la steloj", ĉar estis konstruita sen plafono ĉe arbara zono profitante la freŝon de la arboj kio distingas ĝin de la tradiciaj kabaredoj.

Dum la unua periodo de la respubliko ĝi estis karakterizita de la por-mona ludado, alkoholaj trinkaĵoj kaj la duonnudaj virinoj kaj tie ofte ĉeestis la politikistoj, mafiuloj, artistoj de Holivudo kaj usonaj maristoj.

Nutriĝis de la baleto, cirko, karnavalo, de la boleroj, de ĉa-ĉa-ĉao por atingi sukcesan kaj kreivan artistan spektaklon kies famo trakuris la tutan mondon. En ĝiaj scenejoj aktoris nekalkuleblaj kubaj steluloj same kiel internaciaj. Ĝi estas nuancigita de la kuba afrikdevena folkloro, pro ĝia kolorumado, varieco de ritmoj, la beleco kaj simpatio de la dancistinoj kaj la kvalito de ĝiaj geartistoj.

Ties etoso inspiris, inter aliaj eroj de la havana "nokto", la romanon "Tres tristes tigres" (Tri tristaj tigroj) de la kuba verkisto Guillermo Cabrera Infante.

Kelkaj artistoj kiuj aktoris en Tropikano[redakti | redakti fonton]

Libertad Lamarque

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]