Tropovci

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tropovci, hungare Murafüzes estas malgranda vilaĝo en Slovenio en provinco Prekmurje, en statistika regiono Pomurske, en Občina Tišina. Ĝis fino de la 19-a jarcento la oficiala loknomo estis Tropóc(z), kiu iĝis hungareca Füzes pro la hungariga politiko, iom poste Murafüzes pro peto de Poŝto por diferenci de la identaj aŭ similaj loknomoj.

Municipo Tišina en Slovenio, kie Tropovci troviĝas

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Tropovci situas sur ebenaĵo inter Tišina kaj Gradišče kontaktiĝanta kun ambaŭ vilaĝoj, laŭ flankovojoj. La kampoj de Tropovci tuŝas Muro (rivero)-n.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1365 en formo "Tropoch". Dum la hungara regado oni nombris en Murafüzes 47 domojn kaj 249 homojn. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Muraszombat, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo senbatale okupis la komunumon kaj post 10 tagoj transdonis ĝin al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio. En 1936 vilaĝa festego okazis.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • hungara kaj slovena Vikipedioj
  • w.vasidigikonyvtar.hu
  • w.ms.sik.si
  • w.geopedia.si