Tros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Troso)
Tros
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Erichthonius of Dardania
Patrino Astyoche
Edzo/Edzino Callirhoe • Acallaris
Infanoj IloAsarakoGanimedo (mitologio) • Cleopatra • Cleomestra
vdr

Laŭ la helena mitologio, Tros estis unu el la filoj de Erichtonios.

Tros havis tri filojn :Ilo, Asarako kaj Ganimedo kaj unu filinon, Kleopatro.

Ilo estis premiita okaze de luktoludoj. Li do ricevis kiel premion: 50 junulojn, 50 junulinojn kaj bundan bovinon. Laŭ la oraklo, li devos konstruigi urbon je la loko, kie haltos la bovino. Li do sekvis ĝin, kaj starigis la urbon tiel nomatan Iliono. Ĝi nomiĝos poste Trojo, memore al la patro Tros kaj plue al la regiono mem, la Troado.

Tros eponimo de Trojo

Asarako estis la prapatro de Anĥizo, la patro de Eneo

Ganimedo estis fama pro sia beleco kaj, pro tio, Zeŭso enamiĝis de li, kaj forrabis la junulon. Ganimedo servis la diojn en Olimpio, kiel vinverŝisto. Kompreneble, Tros estis ĉagrenita pro la perdo de sia filo. Do Zeuso donacis al li du ĉevalojn tiel lertaj, ke ili povis galopi sur akvo.