Trostjanicja
Trostjanicja, ukraine kaj rutene Тростяниця, ruse Тростяница [trostjanica], slovake Trsťenice, hungare Nádaspatak [nAdaŝpatak] estas malgranda, ne memstara vilaĝeto kaj banloko en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Mukaĉeve, en distrikto de Puznjakivci.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- 48° 38′ 10″ N 22° 41′ 45″ O / 48.63611 °N, 22.69583 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 38′ 10″ N 22° 41′ 45″ O / 48.63611 °N, 22.69583 °O (mapo)
- Areo: 0.4 km²
- Alto super marnivelo: 512 m
- Loĝantaro: 170
- Poŝtkodo: 89630
- Telefonprefikso: +380 3131
- Aŭtokodo: AO
Situo[redakti | redakti fonton]
Historio[redakti | redakti fonton]
La origina hungara loknomo "Trosztyánica" pro la hungariga politiko ŝanĝiĝis baldaŭe al Nádaspatak. Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de la disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon. Poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Trostjanicja. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.