Trstěnice (distrikto Svitavy)
| La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Trstěnice |
| Trstěnice | |||
| municipo | |||
|
Sonorilturo el la jaro 1690 en Trstěnice
|
|||
|
|||
| Oficiala nomo: Trstěnice | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Regiono Pardubice | ||
| Distrikto | Distrikto Svitavy | ||
| Administra municipo | Litomyšl | ||
| Historia regiono | Bohemio | ||
| Cismontaro | Žďárské vrchy | ||
| Rivero | Loučná | ||
| Situo | Trstěnice | ||
| - alteco | 423 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 49°47′33″N 16°20′42″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.7925 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.7925°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 21,47 km² (2 147 ha) | ||
| Loĝantaro | 514 (01.01.2012) | ||
| Denseco | 23,94 loĝ./km² | ||
| Unua skribmencio | 993 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 569 57 | ||
| NUTS 3 | CZ053 | ||
| NUTS 4 | CZ0533 | ||
| NUTS 5 | CZ0533 578894 | ||
| Katastraj teritorioj | 1 | ||
| Partoj de vilaĝo | 1 | ||
| Bazaj sidejunuoj | 1 | ||
| Retpaĝo: www.trstenice.cz | |||
Municipo Trstěnice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en valo de rivero Loučná, 12 km sude de urbo Litomyšl. La municipo estas konata ne nur pro teatraĵo de Alois Jirásek - Vojnarka, kiu ĉi tie okazis, sed ankaŭ pro multaj kulturaj okazaĵoj, aparte "Teatra somero de Trstěnice".
Enhavo |
Historio[redakti]
Trstěnice estas vilaĝo tre malnova, la unua historia mencio pri ĝi, tiam nomata Střenice, estas jam el la jaro 993. Pri vivo en Trstěnice en la 17-a jarcento ni scias, ke la subuloj estis devigitaj labori en t.n. Fridrich-korto (nuntempe domaro Pohodlí) kaj devige jare liveri por la kastela kuirejo en Litomyšl 86 plenajn ĉaregojn da ligno. Ankaŭ kamparanaj ribeloj, perforta rekatoligado kaj pestaj epidemioj trafis sortojn de la loĝantaro de tiama Střenice. En la dua mondmilito la ĉeĥa vilaĝo Trstěnice estis alligita al Germanio kaj por veturo al proksima urbo Litomyšl la loĝantoj devis havi t.n. "Grenzausweis" (limatestilon).
Memorindaĵoj[redakti]
Preĝejo[redakti]
Gotika preĝejo de "Trovo de Sankta Kruco" estas atestita en la jaro 1350. Rekonstruita ĝi estis en la jaroj 1721 kaj 1877. Ĝi estas ununava kun kvinlatere fermita presbiterejo, kun kvadrata sakristio sur norda flanko de ĝi kaj kapelo sur norda flanko de la navo. Sur suda flanko kaj en okcidenta fronto estas antaŭĉambroj. Fasadoj estas nemembrigitaj, en okcidenta fronto estas pinjono kun volutaj aloj kaj triangula superkonstruaĵo. Fenestroj en la presbiterejo estas pintarkaj, en la navo duoncirklaj. Kruca volbo en presbiterejo estas apogata per pilieroj. La sakristio estas volbita rete sur ripoj kaj la kapelo per ĉeĥa plato, triumfa arko estas pintarka. La sakristion ligas kun la presbiterejo sela profilita portalo kaj kun la kapelo simpla portalo kun ansoj kaj gutoj. La navo estas platplafona, en okcidenta parto estas trietaĝa ĥorejo.
La ĉefaltaro kun statuoj de Sankta Sigismondo kaj Sankta Vito kaj la predikejo estas el la 18-a jarcento, la flankaj pseŭdogotikaj altaroj estas el la 19-a jarcento. Pentritaj plenigaĵoj de ĥoreja parapeto estas el la 18-a jarcento, sur la ĥorejo estas bildoj de Sankta Johano Nepomuka kaj de Sankta Adalberto el la dua duono de 18-a jarcento.
Sonorilturo[redakti]
Oriente de la preĝejo troviĝas sonorilturo sur kvadrata bazplano, la teretaĝo estas masonita, la dua etaĝo ligna sur lignoskulptitaj kreneloj. La tegmento estas piramida.
Popolaj arĥitekturoj[redakti]
Vilaĝo Trstěnice havas pentrindan kaj konservitan sidejan strukturon. Sur ambaŭ flankoj de la valo situas kelkaj kvadrataj popolaj bienetoj, parte masonitaj, parte lignaj, kun rikolttenejetoj kaj aliaj mastrumaj konstruaĵoj. La atmosferon kompletigas multaj kapeletoj, statuoj kaj krucoj. Aparte menciinda estas senteme rekonstruita bieneto Vojnarka kaj Ŝtona muelejo sur malsupra rando ĉe la ŝoseo.
Literaturo[redakti]
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.