Trstená na Ostrove

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Trstená na Ostrove, hungare Csallóköznádasd estas malgranda vilaĝo en Slovakio en regiono Trnava, en distrikto Dunajská Streda.

Ne miskomprenu kun urbo Trstená!

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de kanalo Danubo, laŭ flankovojoj. Dunajská Streda troviĝas 12 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1250. En 1910 loĝis en la vilaĝo 507 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Pozsony (historia departemento), al distrikto de Dunaszerdahely, poste ĝi apartenis al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš ĝis 1948. En 2001 loĝis en la vilaĝo 532 da homoj, (496 hungaroj, 34 slovakoj).

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]