Trub

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trub
Blazono de Trub
Blazono de Trub
Blazono de Trub
Tipa kamparana domo en Trub
Tipa kamparana domo en Trub
Tipa kamparana domo en Trub
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Emme-Valo
Malnova distrikto ĝis 2009 Signau
Koordinatoj  46° 56′ 0″ N 7° 53′ 0″ O / 46.93333 °N, 7.88333 °O / 46.93333; 7.88333 (mapo)Koordinatoj: 46° 56′ 0″ N 7° 53′ 0″ O / 46.93333 °N, 7.88333 °O / 46.93333; 7.88333 (mapo)
Areo 62,0 km²
Alteco 790 m super marnivelo
Poŝtkodo 3556
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Trub
Mapo de Trub
Mapo de Trub
vdr


Trub estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Signau kaj ek de la 1-a de januar 2010 de la administra distrikto Emme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1465 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio

Rigardo al Trub kaj la Napf-regiono

Trub situas ĉe la bordo de la samnoma rivero, flanka rivero de Ilfis, kiu siavice alfluas al Emme en la regiono Emme-Valo. La plej alta punkto de la komunumo troviĝas sur la monto Napf je alteco de 1408 m s.m.. Al Trub apertenas krom la vilaĝo Trub mem la setlejoj Fankhaus kaj Brandösch kaj la vilaĝo Kröschenbrunnen.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Trub limas en nordo al Sumiswald, Luthern (LU) kaj Hergiswil ĉe Willisau (LU), en oriento al Romoos (Kantono Lucerno), en sudoriento kaj sudo Escholzmatt-Marbach (LU), en sudokcidento al Eggiwil, en okcidento al Trubschachen kaj Langnau en Emme-Valo.

Trafiko

Trub situas tute flanke de la trafikvojoj kaj atingeblas nur per strato el la Ilfis-Valo. La komunumo estas per poŝataŭtolinio ek de la stacidomo de Trubschachen konektita al la publika trafikreto de Svislando.

Historio

La historio de Trub estas firme ligita kun la historio de la Monaĥejo Trub, kiu estis fondita en la jaro 1125 de la barono Thürig von Lützelflüh. En la jaro 1286 la Monaĥejo Trub submetis sin al la protekto de Berno, kiu kvazaŭ kondukis al la malfondo de la monaĥejo okaze de la reformacio ducentkvardek jarojn poste en la jaro 1528. Post la alveno de la unua reformita pastro la orienta kaj okcidenta parto de la monaĥejo estis malkonstruitaj dum la suda parto estis privatigita kaj transformita al kamparana domo. De la iama monaĥejo efektive restis nur la preĝejo.

Komunuma partnereco

Ek de 1994 ekzistas komunuma partnereco de Trub kun Novosedly nad Nežárkou en Ĉekio.

Eksteraj Ligiloj

Ŝablono:Projekto