Trubschachen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trubschachen
Blazono de Trubschachen
Blazono de Trubschachen
Blazono de Trubschachen
Preĝejo de Trubschachen
Preĝejo de Trubschachen
Preĝejo de Trubschachen
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Emme-Valo
Malnova distrikto ĝis 2009 Signau
Koordinatoj  46° 55′ 0″ N 7° 51′ 0″ O / 46.91667 °N, 7.85000 °O / 46.91667; 7.85000 (mapo)Koordinatoj: 46° 55′ 0″ N 7° 51′ 0″ O / 46.91667 °N, 7.85000 °O / 46.91667; 7.85000 (mapo)
Areo 15,6 km²
Alteco 731 m super marnivelo
Poŝtkodo 3555
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Trubschachen
Mapo de Trubschachen
Preĝejo de Trubschachen
vdr


Pri la komunumo

Trubschachen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Signau kaj ek de la 1-a de januaro 2010 de la administra distrikto Emme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1461 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio

Trubschachen situas ĉe la bordo de la rivero Ilfis en flanka valo de Emme-Valo, ĉe la alfluo de la rivereto Trub al Ilfis, alfluanto de Emme.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Trubschachen limas en nordo al Langnau en Emme-Valo, en oriento al Trub, kaj en sudo al Eggiwil.

Trafiko

Trubschachen situas ĉe la fervojlinio de tra la lucerna valo Entlebuch kaj Emme-Valo de Lucerno tra Langnau en Emme-Valo al Berno. La stacidomo de Trubschachen estas servata de regionaj trajnoj de la fervojkompanio Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo. De Trubschachen krome estas poŝtaŭtolinio al la flanka valo de Ilifis kie, situas Trub.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Lucerno tra Entlebuch kaj Langnau en Emme-Valo al Berno.

Ekomonio

En Trubschachen troviĝas la biskivtfabriko Kambly, kiu produktas la konatajn svisajn armebiskvitojn.

Historio

Kiam en la jaro 1125 estis fondita la Monaĥejo Trub, Trubschachen kune kun Marbach, Schangnau, Trub kaj Escholzmatt formis parton de la monaĥeja distrikto de la benediktana abatejo Trub. Supozeble per vendo aŭ donaco en la 12-a aŭ 13-a jarcento Trubschachen fariĝis kune kun Schärlig parto de la paroĥo Lauperswil. En la jaro 1470 la regiono Schärlig estis denove disigita de Lauperswil. Ĉar en mezepoko ne ekzistis taŭgaj pontoj trans la rivero Ilfis la diversaj lokpartoj siatempe apenaŭ estis ligitaj. Nur post la konstruo de la ponto de Trub en la 18-a jarcento inter la setlejoj estiĝis sento de unuiĝo, kiu post la Helveta Revolucio en la jaro 1798 kondukis al la estiĝo de la komunumo Trubschachen, kiu en la jaro 1809 ricevis sian unuan impoŝtoregularon.

Partnerkomunumoj

Trubschachen havas komunuman partnerecon kun Strmilov, en Ĉekio kaj Midway (Utaho) en Usono.

Bildoj

Eksteraj Ligiloj

Ŝablono:Projekto