Trud-nutrado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Trud-nutrado estas nutrado de bestoj (inter ili homoj), plej ofte kontraŭ ties volo. Okaze pro tute malfortiĝo pro malsanoj, oni devas trud-nutri homojn (kaj eĉ bestojn) por savi ilian vivon.

La trud-nutrado de bestoj nomiĝas ŝtopnutrado kaj celas ties grasiĝon. Plej konata ekzemplo por tio estas la ŝtopnutrado de anasoj, anseroj por akiri pli grandan hepaton.

La trud-nutrado de la homoj (pro malsat-striko, turmentado (ekz. trud-nutrado de religie malpermesitaj bestoj)) okazas plej ofte per tuboj , kiam oni enigas la nutraĵon direkte en la stomakon tra la nazobuŝo.