Truda Grosslichtová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Truda Grosslichtová
Persona informo
Truda Grosslichtová
Naskonomo Gertruda Marie Grosslichtová
Naskiĝo 23-an de februaro 1912
en Prago, Bohemio, Aŭstrio-Hungario
Morto 8-an de junio 1995
en Nederlando Nieuw Vennep, Nederlando
Familio
Edz(in)o Hans de Vries
Profesio
Alia nomo Tania Doll • Tanja Doll vd
Okupo aktorokantisto vd
Laborkampo aktorado • kantado vd
Aktiva dum 1931 - 1937
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Truda Grosslichtová (23-an de februaro 1912 en Prago, Aŭstrio-Hungario8-an de junio 1995 en Nieuw Vennep, Nederlando) estis ĉeĥa aktorino kaj kantistino, sukcese rolanta eĉ en Francio, Germanio kaj pluaj landoj. En la 30-aj jaroj ŝi estis tre populara kaj ŝi estis vicigata al tiaj filmsteloj kiel Lída Baarová, Adina Mandlová, Nataša Gollová, Věra FerbasováJiřina Štěpničková kaj pluaj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Unu el la plej misteraj ĉeĥaj aktorinoj Truda Grosslichtová naskiĝis la 23-an de februaro 1912 en Prago kiel Gertruda Marie Grosslichtová. Ŝia patrino Marie (Mizzi) Grosslichtová estis konata aktorino kaj opereta kantistino. Sed arkivaj materialoj pri ŝia vivo estas tre malriĉaj. Oni neniam tro parolis pri ŝia privateco kaj ŝi mem tre gardis ĝin. Eĉ artikolo en magazeno Kinorevue el la 2-a de septembro 1936 kun titolo "Truda Grosslichtová pri si" estas tre mallonga kaj la aktorino tie diras pri si propre nenion. Grosslichtová estis inteligenta kaj fajna, ŝi havis apartan sorĉon kaj menson por humoro, enreviĝintan vizaĝon kaj bele agrablan voĉon. Ŝi estis brunharulino, sed ŝi lasis kolorigi siajn harojn al blondkoloro.

En la jaroj 1931 ĝis 1937 ŝi filmis nekredeblaj dudeknaŭ filmoj. Ŝi estis unu el la plej konataj, la plej okupigataj kaj la plej ŝatataj aktorinoj.

En la jaro 1945 ŝi interkonatiĝis en Prago kun nederlanda soldato kaj borsa negocisto Hans de Vries, kiu venis Bohemion kun usona armeo. Ambaŭ forveturis Nederlandon, kie ili geedziĝis la 7-an de novembro 1946. Plu ŝi prezentiĝis kiel Trude de Vries. Kun la edzo ŝi havis filinon Evelyn de Vries - Elshout (n. 1947). Ŝi estis ankaŭ avino de du nepoj (Frank kaj Rob). Post la geedziĝo ŝi vivis kun la edzo en la jaroj 1946 - 1985 en Amsterdamo. Post la morto de edzo Truda translokiĝis ĝis Nieuw Vennep, kie ŝi ankaŭ mortis. En Nederlando ŝi ne plu renovigis la aktorsan karieron kaj ŝi dediĉis sin al hejmo kaj la familio. Ĝis la morto ŝi estis senĉese damo, ŝi zorgis pri siaj haroj kaj ungoj. Ŝi senĉese estis optimista, modesta, gaja kaj havis grandan apartan sencon por humoro, kiun ŝi disdonis ĉiuflanken. La vera damo kaj esperema ĉeĥa aktorino el la 30-aj jaroj Truda Grosslichtová mortis la 8-an de junio 1995 en Nieuw Vennep en Nederlando en aĝo de altaj okdek tri jaroj. Ŝia patrino Marie (ŝi devenis el Postoloprty) kaj la frato Otto mortis elmigriĝintaj en Anglio (la patro, naskdevena pragano, mortis ankoraŭ en Prago en la 1930-aj jaroj).