Trudova komunumo (Krimeo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trudova komunumo
Origina nomo ruse Трудовской сельский совет
ukraine Трудівська сільська рада
krime-tatare Trudovoye köy şurası
rural settlement in Russia • rural council of Ukraine
Administrado
Lando  Ukrainio
Estas parto de Simferopola distrikto
Inkludas 8 vilaĝojn, 1 loĝloketon
Administra centro Trudovo
Politiko
Estro Igor Miĥajloviĉ SAZONOV (2013)
Demografio
Oficialaj lingvoj ukraina (oficiala), rusa (fakte oficiala), krime-tatara
Loĝantaro (laŭ la stato de 2001) 8 363
Loĝdenso 108,6 loĝ./km²
Plej multnombraj nacioj rusoj, ukrainoj, krime-tataroj
Geografio
Areo 77 km² (7 700 ha)
Trudova komunumo sur la mapo de Simferopola distrikto
Trudova komunumo sur la mapo de Simferopola distrikto
Geografia situo 44° 58′ 0″ N, 34° 13′ 30″ O (mapo)44.96666666666734.225Koordinatoj: 44° 58′ 0″ N, 34° 13′ 30″ O (mapo)
Trudova komunumo (Krimeo) (Ukrainio)
Trudova komunumo (Krimeo) (Ukrainio)
DEC
Trudova komunumo (Krimeo)
Trudova komunumo (Krimeo)
Situo de Trudova komunumo
Hor-zono UTC+2 (somere UTC+3)
Kodoj
Telefona kodo +380-652
ISO 3166-2 UA
Eksteraj paĝoj
La oficiala paĝaro
vdr

Trudova komunumo (ruse Трудовской сельский совет, ukraine Трудівська сільська рада, krime-tatare Trudovoye köy şurası) estas unu el la komunumoj de la Simferopola distrikto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo (Ukrainio). La administra centro de la komunumo estas la vilaĝo Trudovo.

La Trudova komunumo kovras la areon de 7,7 mil hektaroj. Ĝia loĝantaro laŭ la censo de la jaro 2001 estis 8363 homoj[1]. La kvanto de deputitoj en la komunuma konsilio estas 36 homoj[2].

La komunumo troviĝas en la orienta parto de la Simferopola distrikto en la antaŭmontaro de la Interna montoĉeno de la Krimea montaro, okupante, ĉefe, la valon de la rivero Malgranda Salgiro kaj parte kovrante la nordan parton de la Dolgorukova altebenaĵo. Okcidente la komunumo najbaras la urbon Simferopolo, norde ĝi limas la Uroĵajnan kaj Donskan komunumojn, oriente — la Mazankan komunumon, sude — la Dobran komunumon.

Tra la komunumo pasas la aŭtoŝoseo Simferopolo-Teodozio-Kerĉo.

Konsisto de la komunumo[redakti | redakti fonton]

La administrejo de la Trudova komunumo

Al la komunumo apartenas 8 vilaĝoj kaj 1 loĝloketo. En la suba listo de la vilaĝoj parenteze estas menciitaj la historiaj krime-tataraj nomoj, kiuj estis ŝanĝitaj en la jaroj 1945-1948.

La oficiala adreso de la komunuma konsilio estas: 97533, Krimeo, Simferopolskij rajon, s. Trudovoje, ul. Obŝĉestvennaja 1a[1].

Socia vivo[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj ekonomiaj entreprenoj de la komunumo apartenas al la agrikultura sektoro kaj nutra industrio. En la komunumo troviĝas kelkaj mezlernejoj, kluboj kaj bibliotekoj, kulturdomo, antaŭlernejo, kelkaj medicinaj institucioj, unu muzeo[3]. Per busa trafiko la vilaĝoj de la komunumo estas ligitaj al Simferopolo.

Iuj popularaj vidindaĵoj en la komunumo mankas, kvankam konserviĝis kelkaj malnovepokaj historiaj monumentoj. Ekde la jaro 2009 en la ravino Tubaj oni ĉiujare organizas internacian konkurson pri traktor-stirado, kiu altiras multajn spektantojn el Simferopolo kaj apudaj komunumoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ligiloj[redakti | redakti fonton]