Truilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Norma (du)truilo kun eltirebla distancigilo

Truilo estas helpaparato en oficejo, kiun oni uzas por trui paperon por povi enigi ĝin en aktujon. (Alia formo de truilo estis uzata por trui fervojajn biletojn. Truada aparato estas ankaŭ nomata truilo, iam uzata por trui paperstriojn, kiuj regis la signalojn de aŭtomata sendilo. (parte PIV))

La oficeja truilo havas difinitan distancon inter la truilaj partoj. Celo de ĝi estas la ordigo de la paperoj en ringaj aktujoj, rapidteniloj aŭ tempoplaniloj. Se truado koncernas tre dikan paperaron, temas pri paperborado.

Historio[redakti | redakti fonton]

La oficeja truilo estis inventita en Bonn fare de Friedrich Soennecken, kiu patentigis la truilon en 1886. La unua aparata mana truilo („Phoenix“) estis vendita en 1901 fare de la Stuttgart-a firmao Leitz, kiu antaŭe malkovris la t.n. Leitz-aktujon.

Teknikaj informoj[redakti | redakti fonton]

Oni aranĝas la paperon en la aparato per eltirebla distancigilo, premas la supran parton, kaj la du pinĉaj metalstangetoj de la aparato batas/tranĉas truon en la papero. La eltranĉitaj pecetoj kolektiĝas en suba tenujo. La stangetojn retiras risursoj.

La truoj distancas ĉe papera formato DIN A4 kaj DIN A5 je 8 cm. Ili havas diametron de 5,5 ĝis 6 mm. La distanco al la papera rando estas 10–15 mm.

Por trui la standardan oficejopaperon A4, ekzistas truiloj kun 2 aŭ 4 truilaj stangetoj.

La truilo estas ĉefe el metalo, en diversa formo kaj koloro. La suba paperpeca tenujo kaj la eltirebla distancigilo estas plej ofte el plasto.

Konfetoj[redakti | redakti fonton]

Konfetoj estas kromproduktoj de la truado, ofte uzataj en karnavaloj, geedziĝaj aŭ aliaj festoj. Oni produktas ilin ofte industrie, tiam ili povas havi alian geometrian formon ol cirklan.