Trujillo (Hispanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Trujillo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Trujillo

Blazono

Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Urbestro Cristina Blázquez Bermejo (PSOE)
Retpaĝaro [1]
Demografio
Loĝantaro 9.822  (2009)
Geografio
Areo 655
v  d  r
Information icon.svg
Plaza Mayor de Trujillo (Cáceres, Hispanio)
Skulptaĵo de Francisco Pizarro
Tiu balkono aperis en la jam nevalidaj moneroj de 50 pesetoj.

Trujillo estas urbo de Hispanio, en la regiono de Ekstremaduro, Provinco de Cáceres. Ĝia graveco estas ĉefe historia kaj monumenta. Ĝi estas la naskiĝloko de la hispanaj konkerantoj Francisco Pizarro kaj Francisco de Orellana. Impona statuo de la unua surĉevale, en la centra placo, estas la ĉefa simbolo de la urbo. Aliaj monumentoj estas la kastelo, la preĝejoj de Sankta Maria (13-a jarcento) kaj Sankta Francisko, kaj multnombraj palacoj.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas trujillanos. La censita populacio en 2009 estis de 9.822 loĝantoj (9.219 en 2001). Granda parto de la loĝantaro loĝas en najbaraj submunicipoj kiel Huertas de Ánimas, Huertas de la Magdalena kaj Pago de San Clemente.

Situo[redakti | redakti fonton]

Trujillo estas situa en la centra parto de Ekstremaduro kiel centro de la komarkodistrikto Tierra de Trujillo, je altitudo de 323 m sur monteto formante belan panoramon kun turoj kaj preĝejoj se ne estus pri malagrabla konturo de modernaj siloj ĉe la enirejo; je 47 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 90 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. Je 149 km de Badajoz, je 257 km de Madrido (ĝi situas ĉe la aŭtoŝoseo de Madrido al Badajoz kaj Lisbono) kaj je 248 km de Salamanca. La areo de ties teritorio estas de 655 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

Konserviĝis restaĵoj prahistoriaj kaj antaŭromjaj. En epoko de la Romia Imperio ĝi estis konata kiel Turgalium kaj iĝis grava urbo de la ĉefurbo de la tiama Lusitanio, nome Emerita Augusta. Poste ĝi estis loĝata de ĝermanaj popoloj (ĉefe visigotoj) kvankam la majoritata populacio pluestis hispanaromia. Poste venis islamanoj, kaj la urbo iĝis unu el la ĉefaj urboj de la regiono sub regado de Badajoz (kiu iĝis eĉ taifolando). Post kvin islamaj jarcentoj kaj post kelkaj klopodoj de kristanoj finfine en 1186 konkeris ĝin Alfonso la 8-a de Kastilio .

Poste rekonkeris ĝin la Almohadoj. Definitive estis konkerita de la kristanoj en 1232 en epoko de la reĝo Ferdinando la 3-a.[1]

La reĝo Johano la 2-a de Kastilio havigis al la urbo tiun titolon en 1430. Gravis la juda kvartalo ekster la mezepokaj muregoj. Trujillo, pro la kresko de la populacio, pli kaj pli etendiĝis ekster tiuj muregoj. Post la reveno de konkerantoj kaj koloniistoj de Sudameriko, la urbo pliriĉiĝis kaj kreiĝis novaj kvartaloj kiel tiu de la nuna Plaza Mayor, ĉe kiu estas preĝejoj, monaĥejoj kaj palacoj. La kastelo pluestis grava konstruaĵo kiu hegemonias la komarkon kaj allogaĵo por vizitantoj.

Tiu urbo partoprenis en la insurekcio de municipoj kontraŭ la franciana reĝimo dum la Hispana Milito de Sendependiĝo en 1808. Dum la Hispana Enlanda Milito denove Trujillo gravis ĉar la ĉefa operacio de Francisco Franco estis la atako al Madrido el la sudokcidento de Hispanio kaj tiele li devis laŭiri kaj sekurigi la ŝoseon kiu trapasas tiun urbon; ĝi estis en la mano de la ribela armeo jam en la unua monato de la milito, nome en julio de 1936.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj ĉefe brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Turismo favorata de la proksimeco al la Nacia Aŭtoŝoseo survoje al Mérida, Badajoz kaj Lisbono. Kultura agado. Foiroj, el la plej famaj tiu pri fromaĝoj, okazanta en majo. Festoj, kiel tiu de Chíviri [ĉIviri] la dimanĉo post la Sankta Semajno.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

Ebla la ĉefa estus la Kastelo (alkazabo) kun tre islama pordego kaj mirinda panoramo, la katolikaj preĝejoj de Santiago, de Santa María la Mayor, de San Francisco, de San Martín, la Plaza Mayor, la palaco de la Markisoj de la Konkero (de Peruo), la palaco de la familio Orellana-Pizarro, la palaco de la Dukoj de San Carlos, tiu de la Markisoj de Piedras Albas, la blazondomo de la familio Altamirano, la palacio de Chaves (Luis de Chaves la Maljuna), la muregoj ktp.

Inter la muzeoj: Museo de la Coria (fondaĵo Javier de Salas), la Hejmmuzeo de Pizarro, Muzeo de la Vestaĵo de Enríque Elías, Muzeo de Fromaĝo kaj Vino.

Ĝemelitaj urboj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Historia de España, Ramón Menéndez Pidal, Tomo XIII, Kastilio kaj Leono (1217-1349), paĝo 49, Espasa-Calpe, Madrido 1990 ISBN-84-239-4800-5