Trummy Young

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trummy Young (dekstre) kaj Jimmie Lunceford, komence de la 1940-aj jaroj.
Foto de William P. Gottlieb.

James Orborne „Trummy” YOUNG (* 12-an de januaro 1912 en Savannah, Georgio; † 10-an de septembro 1984 en San-Joseo, Kalifornio) estis usona ĵaztrombonisto, kantisto kaj komponisto de svingo.

Vivo kaj aktiveco

Trummy Young alkreskis en Vaŝingtono kaj fariĝis en 1928 profesia muzikisto ĉe Hot Chocolates de Booker Coleman. Poste li laboris en aliaj lokaj bandoj kaj 1934–37 en la orkestro de Earl Hines, famiĝis tamen nur per sia kunlaborado kun Jimmy Lunceford 1937–43. Poste Young ludis ĉe Charlie Barnet 1943–44, Boyd Raeburn, Benny Goodman kaj Tiny Grimes. Per Grimes li ekhavis kontakton kun bibopo-pianisto Clyde Hart, je kies 1945-a spontankoncerto por sondisko-eldonejo Continental kun Charlie Parker kaj Dizzy Gillespie li partoprenis. Young koncertvojaĝis ankaŭ kun Jazz At The Philharmonic kaj direktis proprajn ensemblojn. Ekde 1947 ĝis 1952 li restadis en Havajo. Ekde somero de 1952 li fariĝis membro de la bando All Stars de Louis Armstrong, kun kiu li plurfoje vizitis Eŭropon. En 1964 li forlasis All Stars, finfine ekloĝis en Havajo kaj muzikis nur je ĵazfestoj aŭ specialaj okazoj.

Lia teknike brila ludado, je kiu li ofte utiligis la plej altajn registrojn de sia instrumento, estas aŭdebla inter alie en Copenhagen 1934 und Rhythm Sunday 1937 de Earl Hines, en Annie Laurie 1937 de Jimmy Lunceford, en sia ununura furorkanto „Margie“ (je kiu li ankaŭ kantis) kaj en „Down by the Old Mill Stream“ 1938, „Blue Bazes“, „Easter Parade“, „Belgium Stomp“, „Think Of Me Little Daddy“ kaj „Lunceford Special“ de 1939 same kiel en „Bugs Parade“ de 1940. Kune kun Sy Oliver, tiam trumpetisto kaj aranĝisto ĉe Lunceford, li verkis la furorkanton „'Tain’t What You Do (It's the Way That You Do It“), kiu februaron de 1939 atingis la 11-an rangon de la Billboard-ranglisto. Krome li estas aŭdebla kiel kantsoloisto en sonregistraĵoj kun Louis Armstrong kaj en „’Tain’t What You Do“, „Cheatin’ On Me“, „The Lonesome Road Easter Parade“, „Ain’t She Sweet“, „Think Of Me Little Daddy„ und „I’m In An Awful Mood“ de Lunceford el la jaro 1939.
Krome Young surdiskigis kun Buck Clayton kaj Illinois Jacquet.

Literaturo


Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Trummy Young » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston.