Bronschhofen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Trungen)
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Bronschhofen (stacidomo) kaj Bronschhofen AMP (stacidomo).
Bronschhofen
Blazono de Bronschhofen
Malnova lernejo de Bronschhofen
vilaĝo • former municipality of Switzerland • komunumoparto en Germanio
Kantono Sankt-Galo
Komunumo(j) Wil
Koordinatoj  47° 39′ 0″ N 9° 2′ 0″ O / 47.65000 °N, 9.03333 °O / 47.65000; 9.03333 (mapo)Koordinatoj: 47° 39′ 0″ N 9° 2′ 0″ O / 47.65000 °N, 9.03333 °O / 47.65000; 9.03333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4515
Areo 13,16 km²
Alteco 562 m super marnivelo
Poŝtkodo 9552
Mapo de Bronschhofen
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Bronschhofen estas iama komunumo en la elektodistrikto Wil, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 4515 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006. Kun efiko de la 1-a de decembro 2013 ĝi estis integrita al la komunumo Wil.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bronschhofen situas norde de la urbo Wil SG. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Bronschhofen kaj Rossrüti kaj la setlejoj Boxloo, Freudenberg, Gampen, Maugwil, Trungen kaj Uerental kaj la pilgrimejo Dreibrunnen.

Najbaraj komunumoj antaŭ la aliĝo al Wil[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bronschhofen limis ĝis al 31-a de decembro 2012 en nordo al Braunau (TG), en nordoriento al Wuppenau (TG), en sudokcidento al Zuzwil, en sudo al Wil, en okcidento al Münchwilen (TG), en nordokcidento al Bettwiesen (TG), kaj en nordnordokcidento al Tobel-Tägerschen (TG).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Bronschhofen troviĝas je la fervojlinio de Wil al Kreuzlingen. Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 16 de Konstanco al Wil. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas 3 kilometrojn sude apud Wil.

Pilgrima preĝejo Maria Dreibrunnen[redakti | redakti fonton]

La ĉefa vidindaĵo estas la pilgrima preĝejo Maria Dreibrunnen, kiu situas en sudokcidento de la komunumo. La preĝejo, kiu apartenas al la katolika paroĥo de Wil, estis unuan fojon menciita en la jaro 1275 kiel Tüffenbrunnen kaj Tiunbrunnen. Ĝi estis fondita de la Grafoj de Togenburgo, kiuj donacis la preĝejon kaj la bienon, kiu al ĝi apartenas, en la jaro 1289 al la Monaĥejo Rüti. Post la reformacio kaj la malfondo de la Monaĥejo Rüti la urbo Zuriko en la jaro 1526 vendis al preĝejon al la hospitalo de Wil. En tiu tempo komenciĝis la pilgrimado. En la jaro 1672 la preĝejo estis transformita en baroka stilo kaj en la jaro 1761 Jakob Josef Müller pentris la famajn plafonofreskojn. En la jaroj 1984 ĝis 1986 la preĝejo estis renovigita kaj deklarita kiel arkitektura monumento de nacia signifo. [1]

Historio[redakti | redakti fonton]

En la arbaro Gärtensberg oni trovis restaĵojn el la bronzepoko kaj romian straton. La unua dokumenta mencio de Bronschofen datiĝas el la jaro 796 sub la nomo Pramolveshova. En la jaro 859 Bronschhofen fariĝis posedaĵo de la Monaĥejo Sankt-Galo. Okaze de la fondiĝo de la Kantono Sankt-Galo Bronschhofen estis integrita al la urbo Wil. En 1804 Bronschhofen fariĝis sendependa komunumo sub la nomo Schneckenbund [Helika Alianco], pri kio rememorigas ankoraŭ la heliko en la blazono. En la jaro 1804 la komunumo ricevis ĝian aktualan nomon Bronschhofen. Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 Bronschhofen estis integrita al la komunumo Wil.[2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]