Trupialo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Trupialo
Trupialo
Trupialo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Icterus
Specio: 'I. icterus'
Icterus icterus
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La TrupialoTrupiala iktero (Turpialo laŭ la hispana), Icterus icterus, estas la nacia birdo de Venezuelo kaj specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj de ties tipa genro nome Ikteroj kiu enhavas 25 speciojn kiuj montras flavajn kaj nigrajn kolorojn.

Aspekto

La Venezuela Trupialo estas sufiĉe granda, kun longa vosto kaj fortika beko. Ĝi havas, kiel aliaj ikteroj, flavoranĝecan korpon kun nigraj kapo, flugiloj kaj vosto, sed kiel distingilo disde la Oranĝa iktero, la Flavvosta iktero, la Oranĝakrona iktero, la Stridorsa iktero aŭ la Buloka iktero, tiu ĉi havas multe pli amplekse nigran areon ĉe kapo kaj supra brusto. La plumoj de la antaŭa kolo kaj supra brusto longas kaj pendas tiele ke ili formas zigzagan, kvazaŭ brodaĵon, limon inter nigro kaj la oranĝo de la suba brusto kaj ventro. La resto de la oranĝa koloro troviĝas en supra kaj suba dorsoj, separataj de nigraj ŝultroj kiuj montras oranĝecan ŝultromakulon. La flugiloj estas ĉefe nigraj sed montras blankan flugilstrion laŭlonge de la flugilo, sed ne blankajn bordojn kiaj tiuj de la Blankaborda iktero. Tiele dumfluge videblas ĉeŝultre unue flava makulstrio, poste blanka kaj poste nigra antaŭ la flugilplumoj kiuj estas helaj kun nur nigrecaj bordoj. La okuloj estas helflavaj, kaj ĉirkaŭe estas makulo de brila helblueca nuda haŭtaĵo kiu pluas malantaŭen pintangule kaj havigas al la specio tre minacan mienon.

Subspecioj

Krome estas du precizaj subspecioj (I. i. metae kaj I. i. ridgwayi) kaj du pli dubindaj subspecioj (I. i. croconotus kaj I. i. jamacaii). Individuoj de I. i. metae havas pli da oranĝa koloro en dorso kaj nigran strion kiu dividas la laŭlongan blankan flugilstrion duone. Individuoj de I. i. ridgwayi estas ĝenerale pli fortaj kaj grandaj kompare kun aliaj subspecioj.

Habitato

Venezuelaj Trupialoj loĝas en sekaj areoj kiaj arbaroj, ĉeriveraj arbaroj, sekaj arbustaroj, llanos kaj malferma savano kie ili manĝas insektojn, ampleksan gamon de fruktoj, malgrandajn birdidojn kaj ovojn. Ĝenerale ĝi troviĝas en centra Sudameriko kun kelkaj subspecioj en la nordaj kaj orientaj pintoj de la kontinento.

Reproduktado

La Trupialoj reproduktiĝas el marto al septembro. Ili ne konstruas siajn proprajn nestojn, sed anstataŭe ĉu trovas malplenan neston, ĉu forpelas plenkreskulojn de iu aktiva nesto. Venezuelaj Trupialoj kapablas violentajn atakojn kontraŭ setlitaj nestumantoj. Post la konkero de nesto, ili povas manĝi ovojn kaj idojn restantajn en la nove akirita nesto, kaj defendos la areon kontraŭ eventualaj entruduloj. Eventuale plenkreskaj trupialoj produktos sian propran ovaron de 3 al 4 ovoj kaj eloviĝo okazos post du semajnoj de kovado.

Referencoj

  • Jaramillo, Alvaro kaj Burke, Peter, New World Blackbirds: The Icterids (1999), ISBN 0-691-00680-6.
  • Ridgely, Robert S., kaj Tudor, Guy, The Birds of South America: Volume 1- The Oscine Passerines (1989), ISBN 0-292-70756-8.

Eksteraj ligiloj