Trutzburg Heppenheim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trutzburg Heppenheim

burgo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 49° 38′ 14″ N, 8° 39′ 18″ O (mapo)49.6372777777788.6550833333333Koordinatoj: 49° 38′ 14″ N, 8° 39′ 18″ O (mapo)
Trutzburg Heppenheim (Hesio)
Trutzburg Heppenheim (Hesio)
DEC
Trutzburg Heppenheim
Trutzburg Heppenheim
Situo de Trutzburg Heppenheim
Map
Konstruita ekde 2004
Neniigita en 2012
vdr

La Trutzburg Heppenheim, prononco [Trucburk Hepnhajm], estis alternativa projekto pri konstruo de pseŭdomezepoka "burgo" en la urba komunumo Heppenheim de la federacia lando Hesio de Germanio, el lomo, ligno kaj rokoj. Ĝi ekkonstruiĝis en 2004 en pitoreska loko inter vitejoj de la regiono Bergstraße [prononco Berkŝtrase] (monta strato), kiu inter la urboj Darmstadt norde kaj Wiesloch sude signas la limon inter montara pejzaĝo de la Odenvaldo oriente kaj vasta ebenaĵo dominita de la rivero Rejno okcidente. La ŝtataj instancoj pri konstruado tamen dekomence ne donis konstupermeson kaj minacis per neniigo de la konstruaĵo - tamen nur en junio 2012 fine realiĝis la minaco kaj la konstruaĵo vere estis neniigita. La projektaj gvidantoj konsideris la ejon loko por infana edukado kaj kulturaj iniciatoj, kaj aparte en la lastaj jaroj de sia ekzisto la projekto estis forte subtenita fare de granda parto de la loka civitanaro, kiu kontraŭis la neniigon kaj pledis por vivteno de la "burgo".

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto "Trutzburg" fontas el la mezepoka germana lingvouzo respektive el la mezaltgermana lingvo kaj celis iom pli provizore konstruitan, sed tamen aparte fortikitan burgon, konstruitan ekzemple en longdaŭraj okupadojsieĝoj - la vortero "Trutz" rilatas al la germana verbo trotzen, do "spiti". Historie multaj "Trutzburgen" tamen fine de militoj estis neniigitaj, samkiel okazis al la moderna projekto.

spiraloforma herboĝardeno de la "burgo" antaŭ la neniigo en 2012