Trzcińsko-Zdrój

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trzcińsko-Zdrój

Blazono

Blazono
urbo
Trzcińsko-Zdrój (Pollando)
Trzcińsko-Zdrój (Pollando)
DMS

Map

Genitivo de la nomo Trzcińska-Zdroju
Provinco Okcidenta Pomerio
Distrikto Distrikto Gryfiński
Komunumo Komunumo Trzcińsko-Zdrój
Speco de komunumo Urbo-kampa
Urborajtoj Proksimume 1281
Koordinatoj 52° 58′ N, 14° 37′ O (mapo)52.96666666666714.616666666667Koordinatoj: 52° 58′ N, 14° 37′ O (mapo)
Areo 2,3 km²
Loĝantaro 2591 (en 2005)
Loĝdenso 2 048 loĝ./km²
Poŝtkodo 74-510
Telefona antaŭkodo 91
Aŭtokodo ZGR
TERYT 4324306084
Estro Zbigniew Leszek Kitlas
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro Rynek 15
Poŝtkodo de estraro 74-510
Telefono de estraro 91 414-80-01
Fakso de estraro 91 414-81-03
Poŝto de estraro um@trzcinsko-zdroj.pl
Komunuma retejo http://www.trzcinsko-zdroj.pl
vdr

Trzcińsko-Zdrój (kaŝube: Szémflét, Szénflétwe, diversaj nomoj dum historio: Sconevlete 1248, Schowenfliet 1281, ciues de Scowemlith 1296, Sconenvlet 1302, Schoneflies, Schönfließ; germane: Bad Schönfließ) - estas urbo en Okcidenta Pomerio en Pollando.

La Pordego al Chojna en Trzcińsko-Zdrój
La panorama de la malnova urbo de Trzcińsko-Zdrój

Ĝi apartenas al komunumo Trzcińsko-Zdrój en distrikto Gryfiński.

Historio[redakti | redakti fonton]

Historia de Trzcińsko-Zdrój en la Mezepoko[redakti | redakti fonton]

La gentoj de okcident-slavoj, i.a. pomeroj kaj veletoj, en la 9-a kaj 10-a jarcentoj
Supozata grandeco de la lando de la unua pola princo Mjeŝko la 1-a
Pollando dum la regado de Boleslavo la 3-a Kurbabuŝa
La plivastigo de la ordena ŝtato dum la jaroj 1260-1410
La Margraflando Brandenburgio, kaj ĝia orienta parto nomata: Nova Markio

Probable komence tie estis la la setlejo de unu el la gentoj de slavoj nomataj Licicaviki. Tiu gento estis inter la riveroj Varta, Odro, Rurzyca kaj Myśla. La anoj de tiu gento el la 10a jc setligis ĉe la rivero Rurzyca. La setlejo agriukultur-fiŝista estis defendata per la ligno-tera remparo. Iris tie grava komerca vojo de Poznano tra Santok (vidu la apudan mapon de slavoj), Myślibórz, Trzcińsko kaj Chojna ĝis la slavaj teroj de Veletoj (okcidenten de Pomerio, vidu la apudan mapon de slavoj) kaj ĉemaraj burgoj. La setlejo rapide riĉiĝis, kaj ŝanĝadis al la solidaj densaj kontruaĵoj. Ĝis la fino de la 12a jc, simile kiel la aliaj setlejoj kaj burgoj la setlejo estis sub la centro de la regado en kastelo en Cedynia. La signifa disvolvo ekkomencis post la enkonduko de kristanismo kaj la establigo en la jaroj 1123-1124 de la Lubuŝa Diocezo. Fine de la 12 jc al tiuj terenoj venadis monakoj el diversaj ordenoj. En la 13a jc venis tien la monakinoj de la ordeno de cistercianinoj. En la jaro 1248, dum la vizitado de la ordeno de templanoj en Rurka, la episkopo Wilhelm de Kamień Pomorski donis al la ordeno la privilegion por kolektado de dismo en tiu setlejo. En tiu privilegio oni nomis la setlejon Scone(n)vlete. Danke al la bona situo ĉe la kruciĝo de la komercaj vojoj el Grandpolio al Szczecin kaj el Pomerio al la teroj de Veletoj (okcidenten de Pomerio, vidu la supran mapon de slavoj) la setljo bone disvolviĝis. Meze de la 13a jc la setlejo kaj la ĉirkaŭaĵo eniri en la limojn de Nova Markio (parto de Margraflando Brandenburgio) kiu disigis Okcidentan Pomerion de Pollando. En la sekvontaj jaroj oni komencis alikonstruado de la setlejo. En la centro oni konstruis la domon de komercistoj kaj preĝejon. La domo de komercistoj baldaŭ plenumis la rolon de urbodomo, nu estas opinio ke la domo estas unu el la plej malnovaj historiaj monumntoj en Pollando kaj ĝe estas en bona stato. La dato de la ricevo de la urborajtoj ne estas precize konata – la unua skriba mencio pri la urbo aperis en la jaro 1281, kiam ĝi ricevis la leĝon por la foiroj. En la jaro 1296 la urbo partoprenis en la konstruado de komerca domo en urbeto Banie, pro tio ricevante la permeson de la vendado kaj interŝanĝo de siaj varoj. En la 14 jc la urbo ricevis la permeson pri eksporto de greno, lapermeson de libera foiro kaj estis liberigita de la dogano en Nova Markio (kiu estis parto de Margraflando Brandenburgio, vidu la apudan mapon). La urbo ankaŭ estis liberigita de la doganoj jam por ĉiam, komence de la jaro 1356). Dum la jaroj 1402-1454 la urbo apartenis al la Teŭtona Ordeno. En la jaro 1433 la urbon detruis husanoj, kaj en la jaro 1468 la princoj de Pomerio.

(la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, doktoriĝ-kandidato el Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk)

Historio de Trzcińsko-Zdrój de la 16a jc ĝis la 20a jc[redakti | redakti fonton]

Eŭropo dum la Tridekjara Milito
Eŭropo dum la Napoleonaj Militoj, kiuj daŭris de 1803 ĝis 1815 jaro

En la jaro 1538 la urbon ekposedis markgrafo Jana Kostrzyński, kiu alportis al la urbo Protestantismon.

Grandan detruon en la urbo alportis la Tridekjara milito (1618-1648), kiam la urbon invadis la armeo de la imperiestro en la jaro 1627 kaj poste la sveda armeo de la sveda reĝo Gustavo Adolfo en la jaro 1630. En la jaro 1807 dum la Napoleonaj militoj al la urbo venis la francoj kiuj batalis kun Prusio kaj Rusio.

La urbodomo
Curzon-linio kaj ŝanĝoj de la teritorio de Pollando post la Dua Mondmilito
Urboplaco, urbodomo kaj poŝtejo

Post tiuj militoj alvenis la tempo de la ekonomia prospero de la urbo. En la jaro 1850 la urbo havis kvar farmbienojn kaj 1860 ha da grundo (plugtero) kaj 600 ha da gresejoj. La urbo riĉiĝis ankaŭ de la impostoj de muelejoj kaj de la fiŝkaptado. La defendnuroj restis ĝis la fino de 19a jc, kiam oni komencis malkonstrui la defendmurojn kaj fosaĵojn. Sur tiuj akiritaj terenoj oni konstruis la etajn privatajn agrojn por urbanoj. En la 18a jc oni trovis tie ŝlimtorfon, oni establigi tie unuan banejon kaj la unuan kuraclokon. Komencis venadi tien malsanuloj el la norda Eŭropo kaj la urbo ricevis la aldonnomon "fonto" (-Zdrój) t.e. kuracloko. Ĝis la Dua Mondmilito la urbo restis kiel tipa agrikulturaj funkcioj. La duono de la surfaco de la urbo estos la kultivataj terenoj. Post la fino de Dua Mondmilito Trzcińsko-Zdrój eniris Pollandon laŭ la decido de la Potsdama konferenco kaj ankaŭ laŭ la decidoj de la konferenco komenciĝis la procedo de translokiĝo de la germana popolo kaj anstataŭigo de ili per poloj de la centra Pollando kaj de orienta Pollando de post la Curzon-linio (vidu la apudan mapon). En la jaro 1948, pro la proksimeco de la milita fluarmeo de Sovetunio en Chojna, oni malestablis la kuraclokon en Trzcińsko.

(la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, doktoriĝ-kandidato el Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Tadeusz Białecki, Z dziejów Ziemi Chojeńskiej, Szczecin: Instytut Zachodnio-Pomorski, 1969.
  • Marcin Kuna, Mury miejskie Trzcińska-Zdroju, „Rocznik Chojeński”, 2013, t. V, s. 113-137.