Tsatsiki, panjo kaj la policisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tsatsiki, panjo kaj la policisto
Originala titolo Tsatsiki, morsan och polisen
Produktadlando Flago-de-Svedio.svg Svedio
Flago-de-Danio.svg Danio
Flago-de-Norvegio.svg Norvegio
Flago-de-Islando.svg Islando
Originala lingvo sveda
Kina aperdato 1999
Daŭro 91 minutoj
Reĝisoro(j) Ella Lemhagen
Produktisto(j) Anne Ingvar
Scenaro Ulf Stark
Muziko Popsicle
Harilaos Papadakis
Ĉefrolantoj
  • Samuel Haus: Tobias 'Tsatsiki' Johansson
  • Alexandra Rapaport: Tina, patrino de Tsatsiki
  • Jacob Ericksson: Göran, policisto
  • George Nakas: Ianis, patro de Tsatsiki
  • Marcus Hasselborg: Mårten
  • Isa Engström: Maria Grunwall
  • Sam Kessel: Pär Hammar
  • Arvid Lind: basisto
  • Helge Jordal: patro de Mårten
  • Minken Fosheim: instruistino
  • Henric Holmberg: lerneja direktoro
IMDb
v  d  r
Information icon.svg

La kineja filmo Tsatsiki, morsan och polisen, en Esperanto Tsatsiki, panjo kaj la policisto, germane ankaŭ konatiĝinta per la titolo Tsatsiki – Tintenfische und erste Küsse (Tsatsiki – sepioj kaj unuaj kisoj") estas porinfana kineja filmo de la sveda reĝisorino Ella Lemhagen el la jaro 1999, komune produktita per teamo el Skandinavio kaj Islando. La filma adapto ekestis laŭ la porinfana romanaro Moni Nilsson-Brännström pri la knabo Tsatsiki. Post la sukceso de la filmo el la romanaro ekestis dua kineja filmo, nomata Tsatsiki – amikoj por ĉiam.

Tobias "Tsatsiki" Johansson estas 8-jara sveda knabo, kiu vivas siajn unuajn vivjarojn sole kun la sveda patrino - la patro estas greka juna kaptisto de sepioj, kun kiu la patrino amindumis dum somera ferio kaj kiu multajn jarojn ne scias pri tio ke li havas filon en Svedio ... tial la knabo ekhavis la - fakte neoficialan - nomon Tsatsiki, laŭ la tipe greka ajla kaj jogurta saŭco.

En la policisto, kiu ekvivas en ĉambro de la loĝejo de panjo kaj Tsatsiki, la knabo esperas trovi novan socian "patron". Krome li revas ekkoni sian nekonatan veran patron en Grekio.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

granda parto de la filmo disvolviĝas kaj filmiĝis en Stokholmo

La 8-jara knabo Tobias Johansson, nomata "Tsatsiki", neniam ekkonis sian patron kaj nur scias, ke li vivas en Grekio. En sia fantazio li revas iĝi mediteranea plonĝisto kiu kun sia patro per harpuno kaptas sepiojn. Do li en stokholma naĝejo ekzercas laŭeble longan subakvan restadon. La policisto Göran vidas lin, ŝajne senmova, grunde de la naĝbaseno kaj saltas en la akvon por "savi" la knabon de dronado. Sekve li hejmenveturigas la knabon sur sia motorciklo. Tiel Göran konatiĝas kun la patrino de Tsatsiki, la rokmuzikistino Tina Johansson. Ŝi en la loĝejo provludas kun sia muzikgrupo, kiam ŝia filo estas alportata sur polica motorciklo. Ŝi indignigas kaj koleriĝas, kiam Göran postulas de ŝi pli bone atenti pri la filo.

La sekvan tagon Tsatsiki iras al sia elementa lernejo. Li tie sentas sin bone, la instruistino karas, kun la samklasa amiko Pär Hammar li povas spione observi la instruistinojn kaj povas alianci kontraŭ la knabinoj en la klaso. Tamen Tsatsiki iom post iom enamiĝas al Maria Grynwall, bela, blonda kaj ĉiam bonhumure ridanta samklasanino. Sed en la lernejo ankaŭ ekzistas timigaj situacioj: aparte ĝenas la pliaĝulo Mårten, kiu emas bati aliajn infanojn en aĝo de Tsatsiki - aparte la aparte malgrandan, timeman kaj balbutantan knabon Wille. Tsatsiki mem estas forte batata fare de Mårten kaj devas ekkoni, ke la pli aĝa knabo havas problemojn multe pli severajn al tiuj kiujn havas li mem. Krome Tsatsiki devas malebligi, ke unu el la rokmuzikaj kolegoj enamiĝu al panjo, ĉar lia plano ja antaŭvidas ke Göran iĝu la nova socia patro. En forpelo de rokmuzika kolego Tsatsiki eĉ devas peti la helpon de la malamata batanto Mårten.

Dum la sekva tempo Göran kaj Tina tamen iom pliproksimiĝas. Tsatsiki reagas ĵaluze kajs sentas sin malpli amata de Göran. La policisto tamen sukcesas paroli kun la knabo, kaj ekklaras ke la kompreno de Tsatsiki pri la amo tre limigitas. Li mem malcerte eksperimentas, kiel konduti en enamiĝo: Kiam li kuraĝas desegni al Maria koron, ŝi ne malinklinas akcepti la flirton.

La rilato inter Tina kaj Göran dume evoluas malpli bone, ĉar Tina pli enamiĝas al la muzikgrupa basisto kaj Göran frustrige forloĝiĝas el la loĝejo de Tina kaj Tsatsiki. En koncerto de la rokumzika grupo li renkontas stratan artistinon kaj amikiĝas kun ŝi.

La koncerto plusukcesigas la rokmuzikan grupon, kaj Tina ekhavas pli da mono. Tsatiki tial sukcesas konvinki ŝin flugi kun li al Grekio, por serĉi lian patron. En malgranda fiŝista vilaĝjo ili fakte trovas lin, sed Tsatsiki ne malkaŝas ke li estas lia filo, sed ŝajnigas esti simpla nordeŭropa turista infano. Ambaŭ pliproksimiĝas, kiam Tsatsiki helpas al lia patro en la riparo de boata motoro. Sekve ili veturas sur la maron, kune plonĝas kaj harpune kaptas sepiojn, ekzakte kiel la knabo antaŭe revis kaj por kio li tiom trejnis. La lastan vesperon antaŭ la forveturo Tina kolektas sian kuraĝon, alparolas la eksan amaton kaj diras al li ke Tsatsiki estas lia filo. La greko estas feliĉega aŭdi pri sia patreco, li krome ne havas infanon. En la vorvetura tago Tsatsiki promesas reveni - pri tiu reveno temas la daŭriga filmo Tsatsiki – amikoj por ĉiam.

En la hejmenveturo de la flughaveno de Stokholmo al la hejma loĝejo Tina aŭte veturas tro rapide kaj estas haltigata fare de la polico. La policano estas Göran. Li demandas ŝin ĉu li rajtas reekloĝi ĉe ŝi kaj Tsatsiki - lia rilato al la strata artistino ne daŭris longe. Ankaŭ Tina intertempe komprenis ke la muzikgurpa basisto ne estas la ĝusta vivpartnero por ŝi, kaj tial ŝi konsentas: Tina kaj Göran do ricevas duan ŝancon pliproksimiĝi.

Premioj[redakti | redakti fonton]

En la internacia filmfestivalo Berlinale de 2000 la infana ĵurio atribuis al la filmo la premion "vitra urso" kaj donis ĝin senescepte pozitivan juĝon. La infanoj opiniis la filmon emocie mova, ĉar la serĉo de eta knabo pri sia nekonata patro estus bone perita kaj sentiĝus realisma. La aktora kapablo de Alexandra Rapaport kiel panjo kaj de Samuel Haus kiel Tsatsiki konvinkis la ĵurion. Krome ĝi laŭdis la filman ekvilibron inter tristeco kaj humuro.[1]

Krom la premion "vitra urso" en la filmfestivalo de Berlino, la filmo en 1999 kaj 2000 rivevis plurajn kromajn premiojn, inter alie en Germanio la "grandan premion de la organizaĵo Kinderhilfswerk" kaj la infanfilman premion de la Nordia Filmfestivalo en Lubeko.

La plej grava sveda filmpremio, nomata Guldbagge, estis donata al Anders Bohman (kamerao), Anne Ingvar (produkto) kaj Ulf Stark (scenaro), dum la filmo mem kiel "plej bona produktaĵo de la jaro" venkis kontraŭ du konkuraj produktaĵoj, la trilero Zero Tolerance – atestantoj en angoro de la reĝisoro Anders Nilssons kaj la prihistoria dokumenta filmo Tiden är en dröm ("tempo(j) estas sonĝo") de Jan Lindkvist.

Tri pliajn internaciajn filmpremiojn kolektis la reĝisorino Ella Lemhagen: la premion "Buster" en la internacia infanfilma festivalo "Buster" en Danio, la premion Starboy en la internacia infanfilma festivalo Oulu en Finnlando kaj la "arĝentan poznanan kapron" en la internacia infanfilma festivalo "Ale Kino" en Poznano, Pollando.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. la infana ĵurio de la filmfestivalo Berlinale pri la atribuo de la premio "vitra urso" (germanlingve)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]