Huttwil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tschäppel)
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Huttwil (stacidomo) kaj Huttwil Sportzentrum (stacidomo).
Huttwil
Blazono de Huttwil
Blazono de Huttwil
Blazono de Huttwil
Ĉefstrato en la urbo centro
Ĉefstrato en la urbo centro
Ĉefstrato en la urbo centro
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Supra Argovio
Malnova distrikto ĝis 2009 Trachselwald
Koordinatoj  47° 7′ 0″ N 7° 51′ 0″ O / 47.11667 °N, 7.85000 °O / 47.11667; 7.85000 (mapo)Koordinatoj: 47° 7′ 0″ N 7° 51′ 0″ O / 47.11667 °N, 7.85000 °O / 47.11667; 7.85000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4704
Areo 17,24 km²
Alteco 638 m super marnivelo
Poŝtkodo 4950
Komunumkodo 0954
Mapo de Huttwil
Mapo de Huttwil
Mapo de Huttwil
vdr

Huttwil estis historia urbeto, ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Trachselwald kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Supra Argovio en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 4704 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Hutwil situas en la Svisa Mezlando en la supra parto de la valo de la rivero Langete, proksimume 18 kilometrojn sude de la urbo Langenthal proksimume en la mezo inter Lucerno kaj Berno. La urbeto konsistas el la kvartaloj Oberdorf, Neuhaus, Rütistalde, Moos kaj Uech, krome al la komunumo apartenas la setlejoj Chaltenegg (tute en okcidento sur alteco de 762 m s.m.), Schwarzenbach (okcidente de la urbo kun la nacia sportcentro), Ettishüsere (sur alteco de 703 m s.m. norde de la urbo), Tschäppel, Nyfenegg, Nyffel kaj Hübeli, kaj diversaj biengrupoj kaj izolitaj bienoj kaj domoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 17,24 km², de kiuj 21,9% estas kovritaj de arbaro, 64,4% servas por agrikulturo kaj 13,6% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Huttwil limas en nordo al Auswil, en nordoriento al Gondiswil, en oriento al Ufhusen (LU), en sudoriento al Eriswil, en sudokcidento al Wyssachen, en sudsudokcidento al Dürrenroth, en okcidento al Rohrbachgraben, kaj en nordokcidento al Rohrbach.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Huttwil pasas la kantona ĉefvojo n-ro 23 de Sursee al Burgdorf. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 situas en distanco de proksimume 20 kilometroj nordoriente en Dagmersellen kaj al la svisa aŭtovojo A1 apud Kirchberg en distando de proksimume 25 kilometroj okcidente. La kantona vojo nr-o 244 kondukas de Huttwil al Langenthal. Huttwil disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Langenthal al Lucerno. Krome ekzistas ankaŭ trajnlinio de Huttwil al Burgdorf, kiu tamen inter Huttwil kaj Weier ne plu estas uzata por persona transporto kaj anstataŭigita per buslinio de Huttwil al Burgdorf. La trajnlinio de Huttwil al Eriswil jam en la jaro 1975 estis anstataŭigita per aŭtobuso.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Huttwil datiĝas el la jaro 850 kiel Huttiwilare. Huttwil estis fortigita kiel urbo dum la Grafa Milito inter Rudolfo de Habsburgo kaj Petro de Savojo inter 1270 kaj 1270. La ekzakta dato de la urbofondo ne estas konata. En la jaro 1313 Huttwil la unuan fojon en dokumento estis menciita kiel urbo, tamen jam en la jaroj 1280 kaj 1294 estis menciita urbestro en Huttwil. Post la Batalo de Laupen la urbeto Huttwil en la jaro 1340 estis detruita de la bernanoj, tamen poste rekonstruita. Dum mezepoko la urbeto apartenis al la Grafoj de Kiburgo, kiuj devis ĝin en la jaro 1378 pandigi al la Barono Johann Grimm von Grünenberg. De la Baronoj de Grünenberg en la jaro 1404 la bernano Burkhard de Sumiswald akiris la urbeton. En la jaro 1516 la bernanoj atribuis la urbeton al la Voktejo Trachselwald, el kiu post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 fariĝis la distrikto Trachselwald. Post la dissolvo de la distrikto Trachselwald Huttwil estis atribuita al la administra distrikto Supra Argovio, kaj tiel refariĝis parto de la regiono, al kiu ĝi historie apartenis. En la jaro 1653 Huttwil estis centro de la ribelado dum la Kamparana Milito. En Huttwil estis konkludita la Federacio de Wohlhusen de la bernaj kamparanoj.[2] La 8-an de junio 2007 post fulmotondro okazis granda inundo de la rivereto Langete, kiu kaŭzis en la urbeto Huttwil kaj la najbaraj komunumoj grandegan damaĝon kun tri mortintoj.[3]

Esperanto-Movado[redakti | redakti fonton]

En 1910 aperis sub la redaktado de Friedrich Uhlmann la Esperanto-periodaĵo Vespera Horo. [4]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]