Tschappina GR

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tschappina
Blazono de Tschappina
Reformita preĝejo de Tschappina
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Malantaŭa Rejno
Komunumaro Thusis
Koordinatoj  46° 41′ 0″ N 9° 23′ 0″ O / 46.68333 °N, 9.38333 °O / 46.68333; 9.38333 (mapo)Koordinatoj: 46° 41′ 0″ N 9° 23′ 0″ O / 46.68333 °N, 9.38333 °O / 46.68333; 9.38333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 142
Areo 24,67 km²
Alteco 1500 m super marnivelo
Poŝtkodo 7428
Komunumkodo 3669
Mapo de Tschappina

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Tschappina estas komunumo de la komunumaro Thusis kaj la distrikto Malantaŭa Rejno en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 142 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tschappina situas ĉe la supra Heinzenberg ĉe la okcidenta flanko de la valo de Malantaŭa Rejno. La komunumo konsistas el la frakcioj Untertschappina (sur alteco de 1400 m s.m.), Obertschappina (sur alteco de 1580 m s.m.), Obergmeind (sur alteco de 1810 m s.m.), Ausserglas (sur alteco de 1846 m s.m.) kaj Innerglas (sur alteco de 1820 m s.m.).

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Tschappina limas en nordo al Flerden, en oriento al Urmein, en sudoriento al Lohn, en sudo al Mathon, kaj en okcidento al Safien.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tschappina situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas per flanka vojo de Thusis tra Masein kaj Urmein. Sur tiu vojo cirkulas poŝtaŭtolinio al la stacidomo de Thusis, per kiu Tschappina estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Tschappina datiĝas el la jaro 1396 kiel Schipinen. Ek de la 14-a jarcento en Tschappina setlis valzoj en la teritorio, kiun la romanĉlingvanoj ĝis tiam utiligis nur por alpopaŝtado. En la jaro 1512 la Monaĥejo Cazis estis menciita kiel terenoposedanto en Tschappina. Landa mastro estis la episkopo de Koiro. En la jaro 1709 la loĝantoj de Tschappina sin liberaĉetis de la episkopa feŭdo. Ĝis la administra reformo 1851 Tschappina estis najbararo de la tribunalkomunumo Thusis. Tiam ĝi fariĝis komunumo de la distrikto Heinzenberg, kiu en la jaro 2001 estis integrita al la distrikto Malantaŭa Rejno. [1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]