Tshikapa
Tshikapa [ĉikapa] estas metropolo en Demokratia Respubliko Kongo (eksa Zairio).
Bazaj informoj
- Koordinatoj: 06° 25′ S 20° 48′ O / 6.417 °S, 20.800 °O (mapo)Koordinatoj: 06° 25′ S 20° 48′ O / 6.417 °S, 20.800 °O (mapo)
- Areo: km²
- Loĝantaro: 587.548 en 2012
- Supermara alteco: 480 m
- Horzono: UTC +1
Geografio
Tshikapa situas sur montetaro laŭ rivero Kasai en la sudorienta sekcio de la lando. Angolo situas 64, Kananga 193, Kikwit 268, Mbuji-Mayi 311, Kinŝaso 653, Lubumbashi 936 km.
Historio
Tshikapa estis fondita komence de la 20-a jarcento fare de firmao Forminere, kiu minadas daŭre diamantojn. Pro la enlandaj militoj la loĝantaro tre kreskiĝis: alvenis multe da rifuĝintoj. La urbo ricevis statuson urbego en 2003.
Ekonomio
En Tshikapa kaj en la ĉirkaŭaĵo oni minadas diamantojn. Post la milito en Irako en tiu urbo estis la plej granda denseco de mobilaj telefonoj, kiu montras gravecon de la diamantoj.
Trafiko
Tshikapa havas flughavenon kaj riveran havenon. Ĉefvojoj kuras al Kananga, Kikwit kaj Angolo, krome estas vojo norden.