Tsodilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Tsodilo-montaro

Tsodilo estas regiono en la dezerto Kalaharo en nordokcidenta Bocvano. Ĝi estis deklarita Monda Heredaĵo de UNESKO en 2001.

Sur areo de 10 km² ekzistas la plej alta koncentriĝo de rokpentraĵoj en la mondo. Tial oni nomas la lokon ankaŭ "Luvro de la dezerto".

Konserviĝis pli ol 4.500 pentraĵoj, kiuj montras homan vivon kaj ŝanĝiĝon de la medio dum la lastaj 10.000 jaroj. La loka loĝantaro respektas la lokon, kiel lokon, kie troviĝas la animoj de prauloj.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 18° 47' S, 21° 44' O