Linio Curumi
Linio Curumi (鶴見線 [Curumi-sen], angle: Tsurumi line) estas linio de fervoja reto Japana Fervojo. La linio apartenas al Orient-Japania Fervoja Kompanio (JR Orient-Japania). Ĝi etendiĝas je 9,7 km inter stacioj Curumi kaj Ogimaĉi; branĉaj linioj — inter stacioj Asano kaj Umi-Ŝibaura, Musaŝi-Ŝiraiŝi ĝis Okaŭa.
Resumo [redakti]
La linio Curumi trapasas marbordan industrian zonon apud Tokio kaj Jokohamo. Pro tio ĝi estas mallonga, sed estas unika fervoja linio en Japanio.
La historio de la linio Curumi komeciĝis en 1926, kiam ĝi malfermis unue kiel kargolinio. Sub la prosero de japana ekonomio dun la Unua Mondmilito, kelkaj kozernoj projektis la konstruon de marborda industria zono apud Tokio kaj Jokohamo. Ili ŝutplenigis marbordon antaŭ Kaŭasaki kaj Curumi kaj instalis ferfabrikon, cementfabrikon kaj aliajn fabrikojn. Por vartrafiko de tiuj fabrikoj ili establis fervojan kompanion nomatan "Havenfervoja Akcio-Kompanio de Curumi" (japane: 鶴見臨港鉄道) kaj malfermis kargoliniojn. En 1930 ĝi komencis pasaĝertrafikon. En 1943 ĝi estis naciigita kaj en 1987 ĝi fariĝis unu el linioj de Orient-Japania Fervoja Kompanio.
Ĉar plejparto de la pasaĝeroj estas labristoj de apudaj fabrikoj, matene kaj vespere trajnoj iras tre ofte, sed tage ili iras malofte.
Stacioj [redakti]
| Nomo de stacia | japane | prononco | Distanco de Curumi |
Ĉefa linia trajno | Branĉ-linia trajno de Okaŭa | Branĉ-linia trajno de Umi-Ŝibaura | Aliaj linioj | Lokiĝo |
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Curumi | 鶴見 | [Curumi] | 0.0 |
|
|
|
Linio Kejhin-Tohoku | Kvartalo Curumi (Jokohamo) |
| Kokudo | 国道 | [Kokudō] | 0.9 |
|
|
|
||
| Curumi-Ono | 鶴見小野 | [Curumi-Ono] | 1.5 |
|
|
|
||
| Bentembaŝi | 弁天橋 | [Bentenbaŝi] | 2.4 |
|
|
|
||
| Asano | 浅野 | [Asano] | 3.0 |
|
|
|
||
| Ŝin-Ŝibaura | 新芝浦 | [Ŝin-Ŝibaura] | 3.9 |
|
||||
| Umi-Ŝibaura | 海芝浦 | [Umi-Ŝibaura] | 4.7 |
|
||||
| Anzen | 安善 | [Anzen] | 3.5 |
|
|
|||
| Okaŭa | 大川 | [Ookaŭa] | 5.1 |
|
Kvartalo Kaŭasaki (Kaŭasaki) | |||
| Musaŝi-Ŝiraiŝi | 武蔵白石 | [Musaŝi-Ŝiraiŝi] | 4.1 |
|
||||
| Hama-Kaŭasaki | 浜川崎 | [Hama-Kaŭasaki] | 5.7 |
|
Branĉa Linio Nambu | |||
| Ŝoŭa | 昭和 | [Ŝōŭa] | 6.4 |
|
||||
| Ogimaĉi | 扇町 | [Ōgimaĉi] | 7.0 |
|