Tsutsugaki

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tsutsugaki (japane: 筒描) estas tradicia japana tinkturmetodo. Desegnoj estas faritaj per rizopasto sur la ŝtofo, tiu ĉi estas tinkturita, kaj poste la pasto ellavita.

La rizopasto estas farita ĉefe el dolĉa rizo, kiu enhavas altan kvanton de amelo, kaj tial estas sufiĉe glua. Por desegni oni uzas tubeton (tsutsu), simila al tiuj uzitaj de kukistoj por ornami kukojn. Simila procedo estas katazome, sed en ĝi la pasto estas surmetita tra stencilo.

La ŝtofo estas kutime el kotono, kaj la koloro de la tinkturo, indigo, tiel la desegno aperas kutime blanka sur blua fono. Ŝildoj por vendejoj aŭ aliaj celoj estas ofte faritaj tiel.

La desegnaĵoj reprezentas ofte estaĵoj el la japana mitologio, kiel ekzemple la gruo aŭ la testudo, sed povas temi ankaŭ pri nomo, skribita per kanji). Ankaŭ floroj kaj arboj estas ŝatataj motivoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Tsutsugaki Textiles of Japan: Traditional Freehand Paste Resist Indigo Dyeing Technique of Auspicious Motifs. Kyoto: Shikosha, 1987. Text by Sachio Yoshioka; editor, Noriko Hirai; collector, Gensho Sasakura.
  • Reiko Mochinaga Brandon. Country Textiles of Japan: The Art of Tsutsugaki. Honolulu Academy of the Arts, 1986. ISBN 0-937426-22-9